Manksa lingvo
Manksa lingvo | |
Gaelg Vanninagh | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Gaela lingvaro | |
Parolata en | Manksinsulo |
Parolantoj | 1 823 |
Denaskaj parolantoj | malpli ol 100 |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 1000–2000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa
| |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Yn Cheshaght Ghailckagh |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | gv |
ISO 639-2 | glv |
ISO 639-3 | glv |
Glottolog | manx1243 |
Angla nomo | Manx |
Franca nomo | mannois |
La manksa lingvo (mankse: Gaelg Vanninagh) estis formortanta en la 20-a jarcento kiel unua lingvo, sed revivigita danke al lingvoaktivistoj. Ĝi estis gaela lingvo sur la Manksinsulo (Britio). Ties plej proksima parenco estas la skotgaela lingvo. La lingvon tre influis la skandinavaj lingvoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La manksa lingvo estis ankoraŭ en la 18-a jarcento viva lingvo kun ĉirkaŭ 20.000 parolantoj – preskaŭ la tuta tiama loĝantaro de manksinsulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝlando aneksis kaj dum pli ol 100 jaroj la lingvon subpremis. En 1899 fondiĝis por konservo de la lingvo Yn Cheshaght Ghailckagh (la manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930-aj jaroj. Ili klopodis trovi ankoraŭ homojn, kiuj parolas la lingvon, sed ties nombro estis en 1946 nur 20 personoj. En la 1950-aj jaroj komencis surbendigi la asocio la originan elparolon, lingvon. La lasta gepatra parolanto de la lingvo Ned Maddrel mortis en 1974.
Parolantoj
[redakti | redakti fonton]Dumtempe la nombro de parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon, estis en 1991 jam 634 el ĉirkaŭ 80.000 loĝantoj.
Ekzistas provoj revivigi la lingvon, tiel ekzistas la eblo ekde 1992 por ĉiu lernanto, lerni la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1.400 lernantoj.
Nun ekzistas eĉ personoj, kiuj parolas la manksan, kiel la anglan, denaske. La plej aĝa el ili estis en la jaro 2005 14-jara.
La manksa kiel skribita lingvo
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj skribatestaĵoj de la lingvo venas el la 17-a jarcento. Literaturo apenaŭ ekzistas, karakterizaj estas la baladoj kaj la Christmas Carol; kristnask-nokta kanto.
Vort-trezoro
[redakti | redakti fonton]Ŝlosilo:
- Skot – Skotgaela lingvo
- Irl – Irlanda lingvo
Manksa | Esperanto | Plej proksima irlanda aŭ skotgaela varianto |
Moghrey mie | Bonan matenon | Maidin mhath (Skot) |
Fastyr mie | Bonan vesperon | Feasgair math (Skot) |
Slane lhiat (singulara), Slane lhiu (plurala) | Ĝis revido | Slán leat (sing.), Slán libh (plur.) (Irl) |
Gura mie ayd | Dankon | Go raibh maith agat (Irl) |
baatey | boato | bata (Skot.) |
barroose | buso | bus |
blaa | floro | blath |
booa | bovo | bó (Irl) |
cabbyl | ĉevalo | capall |
cashtal | kastelo | caisleán (Irl) |
creg | roko | creag (Skot.) |
eeast | fiŝo | iasc (Irl.) |
ellan | insulo | eileann (Skot.) |
gleashtan | aŭto | gluaisteán (Irl.) |
kayt | kato | cat (Irl.) |
moddey | hundo | madra |
shap | vendejo | siopa (Irl.) |
thie | domo | taigh (Skot.) |
ushag | birdo | uiseag=alaŭdo (Skot.) |
jees | paro | dís (Irl.) |
Nombroj
[redakti | redakti fonton]Manksa | Esperanto | Plej proksima irlanda aŭ skotgaela varianto |
nane | unu | aon |
daa | du | dha (Skot.) |
tree | tri | trí |
kiare | kvar | ceathair (Irl.) |
queig | kvin | cuig (Irl.) |
shey | ses | sé (Irl.) |
shiaght | sep | seacht (Irl.) |
hoght | ok | ocht (Irl.) |
nuy | naŭ | naoi (Irl.) |
jeih | dek | deich (Irl.) |
nane jeig | dekunu | aon déag (Irl.) |
daa yeig | dekdu | dhá dhéag (Irl.) |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- MacAoidh, Garbhan. "Reviviĝo de mortinta lingvo". Monato, februaro 2006, p. 22. (la tuta magazina numero jen en formato pdf Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine)
- Makaj, Garvan. "Brian Stowell reviviganto de mortinta lingvo". Monato (gazeto) (2008/04 p. 14)
- http://homepages.enterprise.net/kelly/FRONT/INFO/info.html Arkivigite je 2005-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://gv.wikipedia.org Vikipedio en la Manksa lingvo
- http://www.gaelg.iofm.net/EMENU.html
- http://www.isle-of-man.com/manxnotebook/history/manks