Mano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstra mano de interna flanko
Manetoj de Java tupajo (Tupaia javanica) sur mano de homo (Homo sapiens)

La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, mano havas kvar fingrojn kaj unu dikfingron.

Fermita mano nomiĝas pugno.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri mano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. 
  • Citaĵo
     Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. 
  • Citaĵo
     Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. 

Galerio


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Listo de proverboj ĉe lernu.net