Saltu al enhavo

Mantas Kvedaravičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantas Kvedaravičius
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1976 (1976-08-28)
en Biržai
Morto 2-an de aprilo 2022 (2022-04-02) (45-jaraĝa)
en Mariupol
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj litovaanglarusahispanagreka
Ŝtataneco Litovio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Aušra school, Biržai (en) Traduki (–1994)
Universitato de Oksfordo (–2007)
Universitato de Novjorko (–2003)
Vilnius University Faculty of History (en) Traduki (–1998)
Universitato de Kembriĝo (–2013) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
antropologo
arkeologo
dokumenta verkisto
ĉefkameraisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mantas KVEDARAVIČIUS (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1976 en Biržai, mortigita la 2-an de aprilo 2022 en Mariupolo[1]) estis litova filmreĝisoro.

Inter 1994 kaj 1998 li pasigis Gimnazion nr 2 en sia naskiĝurbo. Sekvis studoj ĉe la fakultato pri historio kun specialiĝo je arkeologio. Lia diplomiĝlaboraĵo temis pri subakva arĥeologio en Litovio (Povandeninės archeologijos perspektyvos Lietuvoje). Inter 2001 kaj 2003 li partoprenis promociprogramon pri kulturantropologio ĉe New York City University Graduate Center. En Oksfordo li bakalaŭriĝis pri socia kaj kultura antropologioj. Kvedaravičius studis ĉe la Universitato de Vilnius kaj doktoriĝis pri antropologio socia ĉe la Universitato de Kembriĝo.[2] La temo de lia disertaĵo en 2012 jenis: Knots of Absence: Death, Dreams, and Disappearances at the Limits of Law in the Counter-Terrorism Zone of Chechnya. Kvedaravičius estis ankaŭ eksterorda profesoro ĉe la Universitato de Vilnius. En Kembriĝo li docentis pri historio.[3] Kvedaravičius parolis la litovan, la anglan, la rusan, la hispanan kaj la grekan.

Esploradoj arĥeologiaj

[redakti | redakti fonton]

Mantas Kvedaravičius esploris historiojn de perdiĝintaj kaj torturitaj homoj en Norda Kaŭkazio. Li ankaŭ ĉeestis la priesploron de la ŝtonepoka setlejo Kabeliai (Distrikto Varėna, sub la gvidado de T. Ostrauskas), de pontoj de la insula burgo je Trakai, de la haveno Merkinė Distrikto Varėna) kaj de la restaĵoj de ligna ŝipo (sub la estrado de Z. Baubonis). Krome li estis ĉe polaraj setlejoj je Luokesa (Distrikto Molėtai) kaj provis trovi novajn subakvajn objektojn en la lagoj de Eosta Litovio. Por tio ankaŭ uzitis metodoj de elaera fotado.

Kariero filmista

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2010 li estris la filmofirmaon Textimacy Films. Li famiĝis pro la realigo de la dokumentadaj filmoj Barzakh (filmo farita litove, sed titolo alude al la araba vorto برزخ, barzaĥ', litove barzachas, laŭvorte limbo) kiu dufoje premiiĝis en Berlino dum Berlinale en 2011 (interalie per premio de Amnestio Internacia; fonis por ĝi Ĉeĉenio.[4] La verko Mariupolis prezentiĝis samokaze en 2016.[5] Tri jarojn pli poste eblis spekti Parthenon en Venecio ĉe la Internacia semajno de kritiko.[6]

Kiam li provis forlasi la sieĝatan urbon Mariupolo, li mortpafiĝis per rusaj soldatoj havante kameraon enmane por rekte dokumenti militan teruron. Li postlasis edzinon kaj du infanojn.

Filmaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 2011: Barzakh
  • 2016: Mariupolis
  • 2019: Parthenon

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]