Manuel Mur Oti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Mur Oti
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1908 (1908-10-25)
en Vigo
Morto 5-an de aŭgusto 2003 (2003-08-05) (94-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoro • poeto • scenaristo
vdr

Manuel MUR OTI (Vigo, provinco Pontevedra, 25a de oktobro 1908 - Madrido, 5a de aŭgusto 2003) estis hispana kin-reĝisoro, scenaristo, poeto kaj novelisto. Li ricevis la Honoran Goya-premion de la Hispana Kinakademio en 1992.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante juna li vivis dek jarojn en Kubo kaj tie studis kaj ekverkis poemaron Espirales (1929) kaj komedion La alegría del sitio (1931), La malcasada kaj El mayoral. Li veturis ankaŭ tra Haitio kaj Usono. Reveninta en Hispanion en 1933, li ekpublikigis artikolojn en la ĵurnalo El Socialista. Dum la Hispana Enlanda Milito li ekkonis la reĝisoron Antonio del Amo, kun kiu servis sub Valentín González, El Campesino. Li intense kunlaboris kun tiu: ĉefe la scenarojn de kvar filmojn inter 1947 kaj 1949. Li devis ekziliĝi al Francio, en kiu li estis malliberigita en koncentrejo. Li revenis al Hispanio kaj estis arestita en Malago; poste li setliĝis en Madrido.

Li verkis la scenarojn de la tri unuaj filmoj de Del Amo, financitaj de la ĵus kreita produktora kompanio Sagitario Films (1947), fondita de la eks-generalo de Nazia Germanio Johannes Bernhardt, sed de kiu Mur Oti ĉiam konsideris sin kiel arta ideologo. Li famis inter 1949 kaj 1956 per siaj filmoj Cielo negro (1951), adaptaĵo de rakonto de Antonio Zozaya; Condenados (1953), rura dramo; Orgullo (1955), familia vakereca filmo, kaj Fedra laŭ Seneko (1956). El batallón de las sombras (1957) estas ĥoreca filmo kiu analizas la vivon de loĝajaro. Poste lia kariero dekadencis per kelkaj nur komercaj produktaĵoj, kiel Una chica de Chicago (1958), Duelo en la cañada (1959), vakera filmo kun agado okzanta en Andaluzio; Pescando millones (1960) kaj Loca juventud (1964), kun populara infankantisto Joselito.

Estis famaj liaj televidaj adaptaĵoj de verkoj de Vicente Blasco Ibáñez (nome serioj Cañas y barro, 1978, kaj La barraca, 1979) kaj biografiaj filmoj (El huésped de las tinieblas, reĝisorita de Antonio del Amo, pri Gustavo Adolfo Bécquer) kaj Teresa de Jesús.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 1976 Morir... dormir... tal vez soñar
  • 1975 La encadenada
  • 1968 Our regiment
  • 1966 El escuadrón del pánico
  • 1966 Nuestro regimiento
  • 1965 Loca juventud
  • 1965 La otra cara del espejo (televida serio)
  • 1964 Pigmalión y el milagro
  • 1964 Siete metros de ilusión
  • 1963 Don Juan frente a frente
  • 1963 Dulcinea y el alba
  • 1963 Cleopatra y el rencor
  • 1962 Milagro a los cobardes
  • 1962 A hierro muere
  • 1960 Una chica de Chicago
  • 1959 Pescando millones
  • 1959 Duelo en la cañada
  • 1957 La guerra empieza en Cuba
  • 1957 El batallón de las sombras
  • 1956 Fedra
  • 1955 Orgullo
  • 1953 Condenados
  • 1951 Cielo negro
  • 1949 Un hombre va por el camino

Kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • 1979 La barraca (serio)
  • 1978 Cañas y barro (serio)
  • 1976 Morir... dormir... tal vez soñar
  • 1975 La encadenada
  • 1966 El escuadrón del pánico
  • 1965 Loca juventud
  • * 1962 Milagro a los cobardes
  • 1961 Teresa de Jesús
  • 1960 Una chica de Chicago
  • 1959 Pescando millones
  • 1959 Duelo en la cañada
  • 1957 La guerra empieza en Cuba
  • 1957 El batallón de las sombras
  • 1956 Fedra
  • 1955 Orgullo
  • 1953 Condenados
  • 1951 Cielo negro
  • 1949 Un hombre va por el camino
  • 1949 Alas de juventud
  • 1949 Noventa minutos
  • 1948 El huésped de las tinieblas
  • 1947 Cuatro mujeres

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • 1985 La noche del cine español
  • 1978 Memorias del cine español
  • 1953 Segundo López, aventurero urbano

Literatura verko[redakti | redakti fonton]

  • Espirales, Cuba, Orto, 1929, poezio.
  • La alegría del sitio, 1931, komedio.
  • Destino negro, Barcelona, Destino, 1949, romano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Marías, “Mur Oti, Manuel”, en José Luis Borau, Diccionario del cine español, Madrid, Alianza Editorial, 1998, pp. 614-615
  • José Luis Castro de Paz kaj Julio Pérez Perucha (kunord.), El cine de Manuel Mur Oti, Orense, Festival Internacional de Cine Independente de Ourense, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manuel Mur Oti en la hispana Vikipedio.