Manuela Malasaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manuela Malasaña (metroo de Madrido).
Manuela Malasaña
Persona informo
Naskonomo Manuela Malasaña Oñoro
Naskiĝo 10-an de marto 1791 (1791-03-10)
en Madrido
Morto 2-an de majo 1808 (1808-05-02) (17-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Juan Malasaña
vdr

Manuela Malasaña Oñoro (n. en Madrido, la 10-an de marto 1791 - m. en Madrido, la 2-an de majo 1808) estis unu el la viktimoj de la Insurekcio de la 2-a de majo de 1808 subpremita de la napoleonaj trupoj troviĝintaj en la hispana ĉefurbo, kies memoro estas honorita kiel unu el la popularaj heroinoj de tiu tago kaj de la posta Milito de Hispana Sendependiĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manuela estis filino de la franca panisto Jean Malesange, hispanigita kiel "Malasaña", kaj de sia edzino Marcela Oñoro. Ŝi estis brodistino kaj vivis en la kvara etaĝo de la numero 18 de la strato Sankta Andreo, de la tiame konata kvartalo de la Mirindaĵoj (nuntempe konata kiel Malasanjo).

La cirkonstancoj de ŝia morto, nur 17jaraĝa, estas diskutitaj, el kiuj du versioj estas pli akceptataj ol la ceteraj. Laŭ versio defendita de la verkisto Ángel Fernández de los Ríos, Manuela samkiel aliaj junulinoj kaj ekde la balkono de sia hejmo, aliĝis al la defendo de la Parque de Artillería de Monteleón, situanta en la poste rebaptita kiel Placo Dua de Majo, gvidata de la oficiroj Luis Daoíz kaj Pedro Velarde, faciligante la provizon de pulvo kaj kugloj al ŝia patro kiu pafis kontraŭ la francaj trupoj, kiam malamika pafaĵo frapis ŝin. Alia varianto de ĉi tiu versio asertas ke ŝi iĝis prizonulo kaj poste ekzekutita sub la akuzo je posedo de armilo. La erudiciulo Carlos Cambronero pridubas la unuan version neante ke la junulino estus mortinta antaŭ ol ŝia patro, pro la eltrovo de mort-certigilo de la patro, laŭ kiu li mortis antaŭ la insurekcio.

Laŭ la alia versio, Manuela Malasaña restis sub la ŝirmo de la brodad-ateliero dum la konfrontoj, laŭ ordono de la mastrino por kiu ŝi laboris, ĝis la ĉesigo de la pafado. Sed reveninte hejmen patrolo de francaj soldatoj trovis ŝin surstrate, ili provis perforti ŝin dum registrado, kaj por defendi sin ŝi uzis la tondilojn kiujn tiumomente ŝi portis. Aliaj diras ke la tondiloj estis malkovritaj dum la registro, akuzita je portado de "armiloj" ŝi estis tuj ekzekutita. Laŭ ĉi tiu versio, Manuela mortis post la 18:00a horo en la nuna Placo Dua de Majo.

Ŝi korpo estis registrita kiel la numero 74 el inter 409 viktimoj de tiu tago, dokumento kiu konserviĝas en la Militistaj kaj municipaj arkivoj de Madrido, esploritaj en 1908.

Ŝi estis enterigita en la Hospitalo de la Bonsorto, hodiaŭ Preĝejo de la Bonsorto, en la strato Silva, fondita en 1594 kaj kiu akceptis malriĉulojn. En ĉi tiu loko multaj el la vunditoj en tiu 2a de majo estis akceptitaj kaj multaj el ili estis tie enterigitaj.

Ŝia idealigita portreto troviĝas en la Salono de Heroinoj de la Muzeo de la Armeo kaj temas pri verko de la militisto José Luis Villar y Rodríguez de Castro.

Manuela verŝajne estis fama en sia kvartalo pro la juneco kaj simpatio, kaj pro tio ke ŝi mortis tiel juna kaj liverante sian vivon por la sendependiĝo kreis ĉirkaŭ ŝi grandan legendon pri heroino. Madrido dediĉis je ŝia memoro straton kun ŝia nomo en la iama kvartalo de la Mirindaĵoj, kie ŝi tre proksime vivis. Ekde la 1980aj jaroj, la tuta kvartalo estis ekkonata kiel Malasanjo. Móstoles ankaŭ dediĉis al ŝi straton kaj metrostacion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • RÉPIDE, Pedro de. Las calles de Madrid. Madrid: Editorial Afrodisio Aguado, 1981. ISBN 84-202-0001-8
  • MESONERO ROMANOS, Ramón de. El antiguo Madrid. Primera parte. Madrid: Renacimiento, 1925.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]