Saltu al enhavo

María Luisa Sepúlveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Luisa Sepúlveda
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1883 (1883-08-14)
en Chillán
Morto 4-an de aprilo 1958 (1958-04-04) (74-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
muzikinstruisto
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Maira María Luisa SEPÚLVEDA (la 14an de aŭgusto 1898 - la 4-an de aprilo 1958) estis ĉilia pedagogo, pianisto, violonisto, kantistino, esploristo kaj komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

María Luisa enskribiĝis ĉe la Nacia Konservatorio de Muziko de Santiago en la aĝo de 15 kie ŝi studis pianon ĉe la itala profesoro Bindo Paoli kaj ŝi diplomiĝis 7 jarojn poste. Tie ŝi ankaŭ studis violonon, harmonion, komponadon, kontrapunkton kaj kanton. María Luisa Sepúlveda estis unu el la unuaj virinoj kiuj diplomiĝis pri muzika komponado en Ĉilio (1918). Jarojn pli frue, en tiu ĉi sama institucio ŝi estis nomumita pianinstruisto, posteno kiun ŝi okupis preskaŭ dum 20 jaroj.

Ankaŭ ŝi instruis en sia propra lernejo, same kiel en la Lernejo pri Arta Edukado de Santiago, kie ŝi instruis harmonion kaj folkloron.

María Luisa Sepúlveda estis forte koncentrita pri muzika edukado, tio kondukis ŝin al kreado de repertuaro de voĉaj kaj instrumentaj didaktikaj verkoj uzeblaj en la junulara medio, pro kio ŝi klare elstaris. Tia kreiva laboro inkludas studojn por piano, kiel La infana amiko, metodo por instrui pianon, kiu havis grandan influon en Latin-Ameriko; verkojn por gitaro: Nova gitarmetodo, kio estis metodo por lerni ludi per figuroj kaj per muziko sen instruisto, tiu ĉi verko havis plurajn eldonojn; ankaŭ verkojn por harpo, kaj orkestrajn verkojn kiel ekzemple La Canción de las Corhuilas kaj La Trutruca. Elstaras ankaŭ ŝiaj Lernejaj Kantoj, pro kiuj ŝi ricevis premion de la Universitato de Ĉilio.

Ŝi formis tute virinan orkestron (1916) kiun ŝi mem dirigentis en koncerto. La membroj estis parto de la Nacia Konservatorio kaj la iniciato estis sukceso. Tiun jaron, per sia komponaĵo Bourrée por piano, ŝi gajnis unuan premion en la muzika konkurso de la Zig-Zag revuo; ŝi publikigis ĝin sub la pseŭdonimo "Alfonso y Corbalán."

Ŝi elstaris en diversaj komponaj konkursoj dum sia vivo, kaj ŝiaj komponaĵoj komencis cirkuli en naciaj muzikaj publikaĵoj. Dum multaj jaroj ŝi estis la nura virino en la publika panoramo de ĉiliaj komponistoj.

Ŝi ankaŭ interesiĝis pri folklora muzika esplorado, areo en kiu elstaras la kompilado kiun ŝi faris de popularaj kantoj en sia ĉilia Cancionero, verkita por kantado kaj piano. Ŝi poste redaktis La voĉo de la pasinteco, malnovaj strat-reklamoj de Santiago kaj aliaj folkloraj temoj, kiuj inkludis transskribojn kaj ilustraĵojn de la antikvaj tradicioj de la strat-vendistoj. Ŝi ankaŭ publikigis kompilon de kantoj kaj melodioj de la 19-a jarcento.

La asimilado, kiun María Luisa Sepúlveda faris de la popolmuziko por sia kreiva kompona laboro, estas karakteriza, tial kelkaj aŭtoroj montras al ŝi kiel naciisman komponiston. Tamen, ŝia laboro estas pli vasta kaj ankaŭ havas impresionismajn, romantikajn kaj avangardajn influojn.

María Luisa Sepúlveda estas kompleksa figuro ene de la ĉilia kompona panoramo ĉe la alveno de la 20-a jarcento. Kiel aliaj komponistinoj de sia tempo “ŝi komponis grandformatajn simfoniajn, koncertajn aŭ operecajn pecojn; tamen, ŝi havis teknikan kompetenton kaj talenton, kiuj permesis al ŝi krei artajn pecojn ene de avangarda tona lingvo, same kiel taŭgaj verkoj de hejma cirkulado.”

Tiel, ene de la stile klera kampo, ŝi moviĝis inter la influo de franca impresionismo kaj kreolismo, pro sia aŭtenta aprezo por la urba kaj kamparana folkloro. En ŝia listo de verkoj povas bone aperi himnoj, kiel tiu de la Unua Tutlanda Virina Kongreso, pedagogiaj skribaĵoj por instruado de piano, kiel tradiciaj melodioj de kamparana folkloro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 220 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La Voz del Pasado
  • Cancionero Chileno
  • Estudio Sinfónico y Greca por orkestro (1932)
  • Canción de las Corhuillas y Trutruka por orkestro (1940)
  • Suito por ĉambra orkestro kaj piano (1940)
  • Seis Canciones Escolares por voĉo kaj piano
  • Ronda Primaveral por voĉo kaj piano
  • Ronda de Paz por voĉo kaj piano
  • Dos Rondas, sobre poesías de Gabriela Mistral por voĉo kaj piano
  • El Imposible y Tres Tonadas de folkloraj melodioj [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sepúlveda, María Luisa. Arkivita el la originalo je 13 June 2007. Alirita 9 November 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]