Marĉa bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lazy Lester en 2004.

Marĉa bluso, en angla swamp blues, foje Excello sound,[1] estas subĝenro de bluso kaj fakte variaĵo de Luiziana bluso kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la areo de Baton Rouge en la 1950-aj jaroj kaj kiu atingis pinton de populareco en la 1960-aj jaroj. Ĝi ĝenerale havas lantecan tempon kaj aligas influojn el aliaj muzikĝenroj, partikulare de regionaj stiloj de zideko kaj de Kaĵun-muziko. Ties ĉefaj sukcesaj muzikistoj estis Slim Harpo kaj Lightnin' Slim, kiu havis multnombrajn sukcesojn en la landa ritmenblusa pinta listo kaj kies verkoj estis ofte reuzitaj fare de bandoj de la Brita Invado.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Marĉa bluso estas trankvila, malrapidema, kaj ĝenerale pli ritmeca variaĵo de Luiziana bluso, kiu enhavas influojn el Novorleana bluso, zideko, soulo kaj Kaĵun-muziko. Ĝi estas karakterizita de simpla sed efika gitarludado kaj estas tre influita de bugiaj modeloj uzitaj en diskoj de Jimmy Reed kaj de la verkaro de Lightnin' Hopkins kaj Muddy Waters.[2]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Herzhaft, Encyclopedia of the Blues, trad. B. Debord (University of Arkansas Press, 2nd ed., 1997), ISBN 1-55728-452-0, pp. 140–4.
  2. Cub Coda, "Swamp blues", Allmusic, archived from the original on 30a de Majo 2011, https://www.webcitation.org/5z4S5GyXA .