Zideko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzikistoj ludante akordionon kaj lavtabulon antaŭ vendejo ĉe Opelousas, Luiziano (1938).

Zideko, en angla Zydeco kaj en franca Zarico, estas muzika ĝenro kiu evoluis en sudokcidenta Luiziano fare de Luizianaj francparolantoj[1] kiu miksas bluson, ritmenbluson, kaj muzika indiĝena de la Luizianaj kreoloj kaj de indiĝenaj popoloj el Luiziano. Kvankam distingita en origino el la kaĵun-muziko de Luiziano, ambaŭ formoj ofte influis unu la alian, formante komplekson de ĝenroj indiĝenan el Luiziano.

Kutime rapida kaj dominata de la akordiono kaj kiel formo de lavtabulo, konata kiel "rub-board," "scrub-board," "wash-board," aŭ frotilo, la zideka muziko estis origine kreita ĉe hejmaj dancejoj, kie familioj kaj amikoj ariĝis por sociiĝi. Kiel rezulto, la muziko integris elementojn de valso, du aŭ tri paŝoj, bluso, rokenrolo, kaj de aliaj dancmuzikaj formoj de la epoko. Nuntempe, zideko integras elementojn de ĝenroj kiaj ritmenbluso, soulo, latunbando, regeo, hiphopo, skao, rok-muziko, afrik-karibiaj kaj aliaj stiloj, aldone al la tradiciaj formoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sircely, Matt (2011). "Cajun Fiddler Cedric Watson is Helping to Preserve Tradition". Strings: 21–22.