Marĉaj araboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marĉaj araboj
population group
Suma populacio
500000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
South Mesopotamian Arabic
Religio
islamo
vdr
Marĉaraba knabino

La marĉaj araboj, ankaŭ nomataj Ma'dan (madanoj), estas beduena popolgrupo en Irako.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ili vivas en marĉoj kaj sur aluvia grundo en sudo de Irako, ĉirkaŭ Ŝatt al-Arab, la kunfluejo de la Eŭfrato kaj Tigro, sude de urbo Amara kaj oriente de Nasirijo. La iam fekunda areo estas ofte nomata "Edena ĝardeno". Ili vivtenas sin per fiŝkaptado, kion ili efektivigas per fragmito-boatoj. Plua agado estas la kultivado de rizo kaj melonoj. Ili konstruas siajn domojn same el fragmito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝimo de Saddam Hussein subpremis kaj persekutis la marĉajn arabojn, parte ĉar ili estis ŝijaitoj kaj ili konservis siajn tradiciojn kaj religiajn ritojn (aŝuro).

Post la golfa milito (1991) kontraŭ Usono, la marĉaj araboj batalis kontraŭ la reĝimo kun apogo de Usono. Post retiriĝo de Usono, la venĝo estis brutala je la beduenoj.

Oni elsekigis ilian vivareon, hodiaŭ vivas nur 20-50.000 anstataŭ la originaj 500.000. La homoj estis forpelitaj, ekzekutitaj; la flaŭro kaj la faŭno estis detruitaj. Post malvenko de Saddam Hussein en 2003, la marĉaj araboj provas restarigi la originan vivareon per akvobariloj en suda Irako.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]