Maraj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Maraj Popoloj, aŭ Popoloj de la Maro, estis konfederacio de maristaj rabistoj (do piratoj) de la Egea kaj Tirena Maroj, kiuj navigis ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo kaj invadis Malgrandazion, Sirion, Kanaanon, Kipron kaj Egiption fine de la bronzepoko.

La Maraj Popoloj estas dokumentitaj fine de la deknaŭa dinastio de Egiptio kaj speciale dum la oka regojaro de Ramseso la 3-a de la dudeka dinastio de Egiptio kiam ili provis eniri kaj kontroli la teritorion de Egiptio. Inter la Maraj Popoloj identigitaj en la egiptaj registroj estas la ekveŝoj, grupo de bronzepokaj grekoj el Aĥeo; la tereŝoj, grupo de la Tirena Maro, antaŭuloj de la etruskoj; la likoj, anatolia etno de la Egea Maro kies nomo postvivis en la regnonomo Likio; etno egipte nomita ŝerden, probable el Sardinio; etno egipte nomita ŝekeleŝ, italikoj el Sicilio; popolo egipte nomita peselet, probable la filiŝtoj eble venintaj tra la insulo Kreto kaj etno egipte nomita tekrur, rilata al la posta loĝantaro de Trojo - la lastaj du el la Maraj Popoloj kiuj poste firme setlis en Levantenio.

Vidu ankaŭ