Marand
| Marand · مرند | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | Orienta Azerbajĝano | ||
| Telefonkodo | 0491 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 130 825 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 38° 26′ N, 45° 46′ O (mapo)38.430635845.7741Koordinatoj: 38° 26′ N, 45° 46′ O (mapo) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Marand, perse مرند, azere مرند [morand] estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Orienta Azerbajĝano, en nordokcidenta Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1366 m
- Loĝantaro: 130,825 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 491
Geografio
[redakti | redakti fonton]Marand situas sur altebenaĵo 59 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Tabrizo, 76 kilometrojn de Azarŝahr, 221 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Ardabilo, 587 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Marand estis konata sub diversaj nomoj en historio, kiel ekzemple Mariana, Mandagarana kaj Maranda. Historio de la urbo iras reen al la antaŭ-islama epoko. La fervojo ĉi tie estis konstruata inter 1912—1916. Marand estis deklarita urbo en 1929.

Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro okupiĝas pri komercado, krome estas iom da nutraĵindustrio. En la urbego universitato funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Marand havas rektan fervojan kaj ĉefvojan kontaktojn kun Teherano kaj Azerbajĝano, krome estas aliaj lokaj landvojoj.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- laŭ la legendo en Marand troviĝas tombo de edzino de Noa, laŭ asertoj la loknomo signifas: "la patrino kuŝas ĉi tie"
- moskeo, restaŭrita en la 15-a jarcento
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
-
Moskeo, ene bazaroj





