Ardabilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardabilo
perse اردبیل,
azerbajĝane Ərdəbil, اردبیل
urbo
urbo de Irano
Administrado
Lando Irano
Provinco provinco Ardabilo
Poŝtkodo 56131–56491
Telefonkodo 0451
Demografio
Loĝantaro 529 374  (2016) [+]
Loĝdenso 29 393 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 15′ N, 48° 18′ O (mapo)38.2548.3Koordinatoj: 38° 15′ N, 48° 18′ O (mapo) [+]
Alto 1 351 m [+]
Areo 18,01 km² (1 801 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Ardabilo (Irano)
Ardabilo (Irano)
DEC
Ardabilo
Ardabilo
Situo de Ardabilo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ardabil [+]
vdr

Ardabilo (perse اردبیل (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), azerbajĝane Ərdəbil, en araba skribo اردبیل, ankaŭ latinliterigata kiel ArdabīlArdebīl) estas antikva urbo en norda-okcidenta Irano. Ardabilo estas la administra centro de la samnoma provinco Ardabilo. Laŭ la censo de la jaro 2011, la urbo havis 564 365 loĝantojn en 156 324 familioj - la plimulto estas etnaj iranaj azerbajĝananoj.[1][2]

Ardabilo estas konata por ĝia silka kaj tapiŝa komerco tradicie. Ardabilaj tapiŝetoj estas famaj kaj la antikvaj Ardabilaj tapiŝoj estas konsiderataj kiel kelkaj de la plej bonaj de la klasikaj persaj tapiŝoj. En la urbo situas Monda heredaĵo de Unesko: la sanktejo kaj tombo de ŝejĥo Safi-ad-Din, eponimo de la Safavida Dinastio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Ardabilo devenas de la Avesta vorto "Artavilae" kiu signifas sanktan urbonsanktan lokon.[3]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ardabilo estas apud la rivero Balikli Ĉaj , ĉ. 70 km. (43 mi) for de la Kaspia Maro kaj 210 km (130 mi) de la urbo Tabrizo. Ĝi havas mezan altitudon de 1,263 metroj (4,144 ft), kaj ĝia totala areo estas 18.011 km2 (6.954 sq mi).

Najbara al Kaspia Maro kaj Respubliko Azerbajĝano, ĉi tiu urbo estas kaj estis de granda politika kaj ekonomia signifo dum historio, precipe ene de la Kaŭkazia regiono. Ĝi estas sur altebenaĵo 1,500 metrojn alta (4,900 ft) super marnivelo, ĉe orienta parto de Monto Sabalano (4,811 m alta), kie neĝas  ĝis la lastaj tagoj de printempo.

Historio[redakti | redakti fonton]

tombo de ŝejĥo Safi Al Din
Ardabila "gelimo" (tapiŝeto)
Ŝaho Ismailo

La provinco estas kredita esti tiel antikva kiel la Aĥemenida Imperio (ĉ. 550–330 antaŭ nia erao). Ĝi estas menciita en la Avestao, kie profeto Zoroastro naskiĝis de la rivero Araso kaj verkis sian libron en la Sabalan-Montoj.

Dum la Parta epoko, la urbo havis specialan gravecon inter la urboj de irana Azerbajĝano. Kelkaj islamaj historiistoj atribuas la estigon de Ardabilo al reĝo Perozo la 1-a el la Sasanida Imperio. La persa poeto Ferdousio ankaŭ kredis la kreon de la urbo al Perozo la 1-a. Ardabilo suferis kelkajn difektojn kaŭzitajn de fojaj trudeniroj de Hunoj ekde la 4-a ĝis 6-a jarcento. Peroz riparis tiujn difektojn kaj fortikigis la urbon. Peroz faris Ardabilon la loĝejo de provinca guberniestro (Marzbano, t.e. limzorganto en la persa) de Azarbajĝano.

Dum la islama konkero de Irano, Ardabilo estis la plej granda urbo en nordokcidenta Irano, pli granda ol Derbento kaj restis tia ĝis la mongola invad-periodo. Ardabilanoj batalis kontraŭ mongoloj tri fojojn; tamen la urbo falis post la tria invado de mongoloj, kiuj masakris la Ardabilanojn. Trudeniroj de mongoloj kaj poste la kartveloj sub gvido de Tejmur la Granda lasis la urbon en pereo por preskaŭ tri jarcentoj ĝis la alveno de Safavidoj.

Safavida Ŝaho Ismail la 1-a, naskita en Ardabilo, komencis sian kampanjon ŝtatigi la registaron kaj landon de Irano de tie, sed sekve anoncis Tabrizon kiel sian ĉefurbon en 1500 de nia erao. Ardabilo restis grava urbo kaj politike kaj ekonomie ĝis modernaj tempoj. Ĝi estis invadita de la Otomanoj multajn fojojn inter 1514, 1722 kaj en 1915 kaj de la rusoj en 1813, 1827 kaj 1916 dum la Ruso-persaj Militoj.[4]

Bazaroj[redakti | redakti fonton]

En la koro de la Ardabila urbo, la ardabila bazaro staras tiel malnova kiel en la islama periodo. Ĝia formo estis priskribita de la historiistoj de la 4a jarcenta CE kiel kruco, etendanta en kvar direktojn kun simple desegnitaj kupoloj. Plejpartoj de sekcioj de la bazaro estis konstruitaj kaj renovigitaj dum la Safavida kaj Zanda periodoj.[5]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pro malvarma kaj semi-senpluva (Köppen BSk) klimato de Ardabilo, multaj turistoj venas al la regiono por ĝia relative freŝa klimato dum la varmaj someraj monatoj. La vintroj estas longaj kaj ege malvarmaj, kun temperaturo ĝis −25  . La ĉiujara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 380mm.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Famaj ardabilanoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj kaj fratinaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Sabalana televido
  • Ardabila Ĥanlando

Referencoj[redakti | redakti fonton]