Marcell Riesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcell Riesz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1886 (1886-11-16)
en Győr
Morto 4-an de septembro 1969 (1969-09-04) (82-jaraĝa)
en Lund
Tombo norda tombejo en Lund
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioSvedio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Frigyes Riesz
Infano Margit Ingrid Riesz-Pleijel
Parencoj Åke Pleijel
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj F. and M. Riesz theorem
teoremo de Riesz-Thorin
M. Riesz extension theorem
Riesz potential
Riesz function
Riesz transform
Riesz mean
vdr

Marcell RIESZ [ries], laŭ hungarlingve kutima nomordo Riesz Marcell estis hungara-sveda matematikisto, profesoro, membro de Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (1936). Lia frato estis Frigyes Riesz.

Marcell Riesz [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1886 en Győr. Li mortis la 4-an de septembro 1969 en Svedio en Lund.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marcell Riesz studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1904 kaj 1908, sed interrompo okazis en la studjaro 1906, tiam li lernis en Universitato de Göttingen. Fine li plulernis en Parizo en la studjaro 1909. Li doktoriĝis en Budapeŝto antaŭ Lipót Fejér. En 1911 li vojaĝis al Svedio helpe de stipendio, en la sekva jaro li docentiĝis en Stokholmo ĝis 1925. Inter 1926 kaj 1952 li instruis en la Universitato de Lund, poste li emeritiĝis. Tamen li instruis en usonaj universitatoj jardekon, li revenis al Lund en 1962. Spite la eksterlandajn jardekojn li konstante kontribuis kun sia frato. Lia matematika agado faris Lund-on signifa matematika urbo. Li okupiĝis precipe pri trigonometrio, ekzemple:

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A survey of the theory of trigonometric series (1913; 1915) - prelego
  • Neuere Untersuchungen über trigonometrische Reihen (1924)
  • Integrale de Riemann-Liouville et solution invariantive du Problème de Cauchy pour l'équatíon des Ondes (1937)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]