Margarita Luti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Margarita Luti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Sieno
Morto 30-an de novembro 1521 (1521-11-30) (22-jara)
en Romo
Familio
Amkunulo Rafaelo
Profesio
Profesio arta manekeno • manekeno
Information icon.svg
vdr
Margherita Luti, nome La Fornarina, amantino de Rafaelo.

Margarita Luti (ankaŭ Margherita Luti aŭ La Fornarina, "la filino de la panbakisto") estis la amantino kaj modelulino de Rafaelo. La historio de ties amo iĝis "la arketipa rilato artisto-modelo de la okcidenta tradicio",[1] kvankam oni konas malmulte el sia vivo. Pri ŝi Flaubert verkis, en sia Vortaro de ricevitaj ideoj, "Fornarina. Ŝi estis bela virino. Tio estas ĉio kion vi bezonas koni."[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lathers, Marie. Bodies of Art: French Literary Realism and the Artist's Model. University of Nebraska Press, p. 60ff. ISBN 0-8032-2941-0.
  2. "Fornarina. C’était une belle femme; inutile d’en savoir plus long"