Margit Bárdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Bárdy
Persona informo
Naskonomo Kreibich Margit
Naskiĝo la  27-an de aŭgusto 1929(nun 1929-08-27)
en Hungario Magyaróvár (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo kostumdezajnisto
vdr

Margit Bárdy [bArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdy Margit estas hungara-germana kostumisto, dekoraciisto. Ŝia origina familia nomo estis Kreibich [krejbiĥ], ŝia edzo estis György Bárdy [1].

Margit Kreibich [2] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1929 en Magyaróvár (nuntempe Mosonmagyaróvár).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margit Bárdy akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1952. Ŝiaj ĉefaj instruistoj estis Aurél Bernáth, Sándor Bortnyik, Jenő Barcsay kaj László Bencze. Post lernado ŝi ricevis stipendion en Teatro Madách kiel kostumisto. En la teatro ŝi konatiĝis kun György Bárdy kaj ili geedziĝis. Antaŭ la Hungara revolucio de 1956 ŝi estis sendita al Vieno, post la okazintaĵoj ŝi ne hejmenvenis. Tio estis krimo laŭ la hungara leĝo, tial ŝi estis deklarita disidento. Inter 1957-1959 ŝi studis scenejan teknikon en arta altlernejo en Munkeno, poste ŝi estis kostumisto en teatro en Karlsruhe. Inter 1961-1970 ŝi laboris en Bavara Televizio, kie ŝi kreis 110 kostumseriojn. Tie ŝi kreis kostumojn, eĉ hararojn de la mondfama serio "Spacŝipo Orion". En la jaroj 1967 kaj 1968 ŝi denove lernis en la menciita altlernejo en Munkeno, poste ŝi havis diplomon pri sceneja dekoracia tekniko. En la sekvaj jaroj ŝi kreis dekoraciaĵojn aŭ teatrajn kostumojn por pli ol 110 teatraĵoj ekzemple en Okcidenta Berlino, Zuriko, Londono. Ŝi kreis ankaŭ afiŝojn. Ŝi ricevis hungaran premion en 1998, pli frue 2 eksterlandajn premiojn.

Elektitaj teatraj laboroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj kostumoj[redakti | redakti fonton]

  • Jacobowsky und der Oberst (1967)
  • Raumpatrouille - Die phantastischen Abenteuer des Raumschiffes Orion (1966) - mondfama serio

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

1984 • Győr 1993 • Berlino 1998 • Veszprém (urbo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.