Margit Vágóné Berzsenyi
Margit Vágóné Berzsenyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Berzsenyi Margit Piroska |
Naskiĝo | la 3-an de majo 1863 en Gyula (Hungario) |
Morto | la 17-an de oktobro 1951 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Berzsenyi (en) |
Edz(in)o | István Vágó (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Margit Vágóné Berzsenyi [berĵenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágóné Berzsenyi Margit estis hungara aktoro. Ŝia nobela antaŭnomo estis egyházasmiklai, ŝia origina naskiĝnomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Berzsenyi Margit Piroska.
Margit Berzsenyi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1863 en Gyula, ŝi mortis la 17-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Vágóné Berzsenyi frekventis abatejan bazlernejon, tamen ŝi aliĝis al trupo de Nagybecskerek en 1878. Inter 1880 kaj 1920 ŝi apartenis al pluraj trupoj kaj teatroj (ekzemple en Miskolc, Szabadka, Kassa, Temeŝvaro, apud Dezső Szilágyi (aktoro) (1904 - 1906) ktp). En 1894 ŝi edziniĝis. Post Traktato de Trianon ŝi migris al Budapeŝto, kie ŝi ricevis rolojn en Teatro Renaissance, Teatro Belvárosi kaj Gaja Teatro. En 1932 ŝi pensiuliĝis, tamen pli malofte ŝi ludis en Gaja Teatro, post la 2-a mondmilito en Teatro Madách.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gergely Csiky: Nagymama - titolrolo
- Ferenc Molnár: Az ismeretlen lány - Mici
- Sándor Hunyady: Lovagias ügy - avino
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935)
- Régi keringő (1941) - patrino
- A tanítónő (1945) - kamparanino