Marième Faye Sall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marième Faye Sall
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (24-jaraĝa)
en Sankt-Luizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Senegalo vd
Alma mater Universitato Cheikh Anta Diop vd
Familio
Edz(in)o Macky Sall vd
Profesio
Okupo Unua Damo • politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marieme Faye Sall, ankaŭ nomita Marème Faye Sall estas senegala famulo. Ŝi estas la "unua damo" de Senegalo, ekde 2012, kaj fakte la unua senegala[1], nigrula kaj islama "unua damo" en la historio de la lando[2], ĉar la tri antaŭaj unuaj damoj estis de franca aŭ libana deveno[3][4][5][6][7].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Faye Sall naskiĝis en la urbo Saint-Louis, en norda Senegalo, kaj estas la kvara de la ok infanoj de sia familio.[8] Laŭ sia oficiala biografio, ŝi estas de duobla prapatraro kaj fulana kaj serera. Ŝi lernis en la elementa lernejo en Saint-Louis antaŭ ol transloĝiĝi kun sia familio al Diourbel, urbo de la regiono Diourbel, en la centro de Senegalo. Ŝi ricevis diplomon de teknika gimnazio kaj ekstudis en la Supera Instituto de Teknologio ĉe la universitato Ŝeiĥ-Anta-Diop, kie ŝi studis elektran inĝenierion, sed ne atingis diplomon. Ŝi forlasis la universitaton post la naskiĝo de sia unua infano.[8]

Marieme Faye Sall renkontis Macky Sall en 1992 dum ŝi estis ankoraŭ en la gimnazio.[9] Ŝi forlasis studojn en 1995 post geedziĝo kaj naskiĝo de la unua infano.[9][10] La paro havas tri infanojn.

Macky Sall gajnis la baloton post la dua raŭndo de la prezidentaj elektoj en marto 2012.[11]

Marieme Faye Sall fariĝis la kvara "unua damo" de Senegalo la 2an de aprilo 2012. Ŝi estas ankaŭ la unua "unua damo" de Senegalo, kiu naskiĝis kaj kreskis en la lando.[12] Ŝi estas kromnomita «la vera senegala damo» de multaj senegalaj virinoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. [5]
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-13. Alirita 2022-07-12.
  7. [6]
  8. 8,0 8,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-10-21. Alirita 2022-07-12.
  9. 9,0 9,1 [7]
  10. 181253.html
  11. 2012-03-26
  12. [8]