Mari Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mari Benedek
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1960 (1960-03-16) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Secondary School of Visual Arts • Hungara Belarta Universitato
Familio
Patro Árpád Benedek
Okupo
Okupo scenografo • kostumdezajnisto
vdr

Mari Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Mari (ankaŭ Benedek Mária) estas hungara dekoraciisto, kostumisto. Ŝia patro estis Árpád Benedek.

Mari Benedek [1] naskiĝis la 16-an de marto 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mari Benedek frekventis industriartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste akademion en Moskvo inter 1979–1981, fine ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1985. Post siaj studoj ŝi laboris en diversaj ĉefurbaj kaj provincaj teatrejoj, ekzemple Teatro Madách, Nacia Teatro (Pécs), Teatro József Attila. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1998 kaj 2004. Ŝi kreas fantaziajn kaj modernajn kostumojn.

Elektitaj dekoraciaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Győző Határ: A patkánykirály (1987)
  • Leigh: La Mancha lovagja (1998)

Elektitaj kostumaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Laboroj en filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nagy generáció (1985)
  • A miskolci boniésklájd (2004)
  • Terápia (televizia serio) (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]