Maria Bernarda Bütler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Maria Bernarda Bütler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1848 (1848-05-28)
en Auw AG
Morto 19-an de majo 1924 (1924-05-19) (75-jaraĝa)
en Kartageno
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Bernarda Bütler (Sankta Maria Bernarda) estas katolika sanktulino, kiu naskiĝis la 28-an de majo 1848 en Auw en Kantono Argovio en Svislando. Ŝi mortis la 19-an de majo 1924 en Kartageno en Kolombio. Maria Bernarda estis beatigita la 29-an de oktobro 1995 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj sanktigita la 12-an de oktobro 2008 fare de papo Benedikto la 16-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Bernarda Bütler naskiĝis kiel Verena Bütler en kamparana familio en Auw kiel kvara infano dum dimanĉo. Kiam Verena fariĝis 15-jara ŝi esprimis la deziron dediĉi sian vivon al Dio. La 12-an de novembro 1867 ŝi aliĝis kiel novulino al la kapucenan monaĥejon Maria Hilf en Altstätten en la Rejnvalo. Du jarojn poste ŝi deklaris ŝian monaĥejan ĵuron kaj fariĝis monaĥino. En 1880 ŝi elektiĝis abatino. Patrino Maria Bernarda forlasis en la jaro 1888 kune kun ses kunmonaĥinoj la sanktgalan Rejnvalon por elmigri al sia unua misiejo en Chone en Ekvadoro. Ŝi tie fondis filimonaĥejon de la sanktgala monaĥejo Maria Hilf, kiun ŝi per ŝia organiza talento iom post iom transformis al la propra ordeno de la Franciskaj Misifratinoj de Maria Helpu, kiu en la jaro 1938 estis oficiale rekonita de papo Pio la 11-a. Kiam en la jaro 1895 la posedaĵo de la eklezio en Ekvadoro estis ŝtate konfiskita, la ordenfratinoj fuĝis al Kartageno en Kolombio, kie ili fondis lernejojn, hospitalojn kaj hejmojn. Poste ili aktiviĝis ankaŭ en Brazilo, kie Patrino Bernarda kreis novan filimonaĥejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]