Maria Manuela de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Manuela de Portugalio

Maria Manuela de Portugalio (Koimbro, Portugalio; 15a de oktobro de 1527 - Valladolid, Hispanio; 12a de julio de 1545) kunprincino de Asturio kaj infantino de Portugalio, pro sia edziĝo kun la tiama princo Filipo la 2-a, filino de la arkidukino Katerino de Aŭstrio, infantino de Hispanio kaj fratino de Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de Germanio; kaj de Johano la 3-a de Portugalio.

Ŝi estis la unua edzino de Filipo la 2-a kaj patrino de Karlo, princo de Asturio, sed nek la patrino nek la filo iĝis reĝo de Hispanio. Fakte Maria Manuela mortis tuj post la nasko de Don Karlo.