Marie-Henri Andoyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Henri Andoyer
Persona informo
Marie-Henri Andoyer
Naskiĝo 1-an de oktobro 1862 (1862-10-01)
en Parizo
Morto 12-an de junio 1929 (1929-06-12) (66-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Parencoj Pierre Humbert vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomio • astronomical observation vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie-Henri Andoyer (naskiĝis la 1-an de oktobro 1862 en Parizo, mortis la 12-an de junio 1929 en Parizo) estis franca astronomo kaj matematikisto. Li studis en la "École Normale Supérieure" de 1881 kaj ricevis la agregaĵon pri matematiko en 1884. Li iĝis helpanta astronomo kaj mastro pri prelegoj en la observatorio de Tuluzo.

En 1903 li ricevis katedron pri astronomio en la Fakultato pri Sciencoj de Parizo kaj iĝis ano de la Buroo pri longitudoj en 1910.

Li estis elektita al la Franca Akademio de Sciencoj[1] la 30-an de junio 1919 en la departemento astronomio, posteulo de Charles Wolf kaj estis vicprezidanto de la Internacia Astronomia Unio.

Li publikigis novajn trigonometriajn tabelojn kaj logaritmajn tabelojn kun 7 decimaloj.

La filino de Marie-Henri Andoyer edzigis la matematikiston Pierre Humbert (matematikisto)

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]