Marie Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Bonaparte (1882-1962)

Princino Marie Bonaparte (naskiĝis la 2-an de julio 1882 en Saint-Tropez - mortis la 21-an de aŭgusto 1962 en Gassin ĉe Saint-Cloud) estis franca verkistino kaj psikoanalizistino, pranepino de Lucien Bonaparte, frato de Napoleono Bonaparte. Ŝia patrino devenis de tre riĉa familio en Montekarlo. En la jaro 1907 ŝi edziniĝis al la greka princo Georgo el la flanka linio de la dana reĝa familio kaj havis kun li du infanojn.

Ŝi apartenis al pionirinoj de psikanalizo en Francio kaj intense ŝi kunlaboris kun Sigmund Freud, kies verkojn ŝi tradukis kaj al kiu en 1938 ŝi helpi fuĝi el la nazia Germanio. Ŝi verkis librojn pri Edgar Allan Poe, prio teorio de instinktoj kaj pri la virina sekseco. Al psikoterapia praktikado ŝi dediĉis sin ĝis sia morto.

Ekstera ligilo

Ŝablono:Ĝermo-biografio