Marie Minářová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marie Minářová
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1937 (1937-11-30) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie Minářová (naskiĝis en 1938) estas ĉeĥa esperantistino, laŭ profesio sanzorgistino. Ŝi esperantiĝis en 1956 kaj en 1969 ŝi fariĝis unu el la fondaj membroj de ĈEA. Ekde 1979 ĝis 2012 ŝi agis kiel prezidantino de la Esperanto-klubo en Svitavy, ĝis 2014 gvidis lingvokursojn en la loka bazlernejo, nuntempe ŝi instruas kadre de la klubo. En la Esperanto-Muzeo en Svitavy ŝi okupiĝas precipe pri la muzeaj gastoj kaj ĉiĉeronado tra la urbo.