Mario Kart DS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Kart DS

Mario Kart DS Nordamerika Kovrilbildo.jpg

Eldonejo Nintendo
Evoluiganto Nintendo Entertainment Analysis & Development
Dato de lanĉo 14-a de novembro 2005
Serio Mario Kart
Videoludilo Nintendo DS
Tipo de videoludo veturila konkursa videoludo, interseriaĵo
Maniero de ludado plurludanta videoludo, unuludanta videoludo
Regiloj ludstirilo
Takso de PEGI PEGI 3
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mario Kart DS (マリオカートDS Mario Kāto Dī Esu?) estas veturila konkursa videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Nintendo DS. Ĝi aperis la 14-an de novembro 2005 en Nordameriko, la 17-an de novembro 2005 en Aŭstralio, la 25-an de novembro 2005 en Eŭropo, la 8-an de decembro 2005 en Japanujo, kaj la 5-an de aprilo 2007 en Sud-Koreujo. Tiu ludo estas la kvina en la serio de videoludoj Mario Kart, kaj estas la unua kiu estas rete ludebla per Nintendo Wi-Fi Connection. Nun, la retaj servoj ne plu funkcias. Kiel la aliaj ludoj de la serio, Mario Kart DS enhavas diversajn rolulojn de la universo Mario, kiuj konkuras sur diversaj trakoj por gokartoj.

Recenzistoj tre ŝatis la ludon. La ludo ricevis la poentaron de 91% en Metacritic. Oni laŭdis la grafikojn kaj ludmanieron. Oni mallaŭdis la ripeteman unuludantan reĝimon. Mario Kart DS ricevis kelkajn premiojn, kiel Editors' Choice Awards de GameSpot kaj IGN, Plej bona portebla videoludo de G-Phoria, Plej bona veturila videoludo de IGN. Mario Kart DS estis la plej vendita ludo en la du monatoj post lanĉiĝo. Entute, Mario Kart DS estas la tria plej multe vendita ludo de Nintendo DS je la dato de marto 2016, pro 23,60 milionoj da kopioj venditaj tutmonde.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Top Selling Software Sales Units (31-4-2016). Alirita 27-4-2016.