Saltu al enhavo

Martín Dávila Gándara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martín DÁVILA GÁNDARA (naskiĝinta la 12-an de majo 1965 en Colotlán/Jalisco) estas meksika teologo, animzorganto kaj migra episkopo de la fratio Sociedad Sacerdotal Trento estante en la apostola posteuleco de Pierre Martin Ngô Đình Thục (eksa episkopo de Hue).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gándara estis baptita (1965) kaj konfirmaciita (1966) en la Ludoviko-kirko de sia naskiĝvilaĝo. En 1972 lia familio transloĝiĝis al Ciudad Juárez. Tiam li frekventis la Preĝejon Jesuo kaj Mario je El Paso, kiun tenadas la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a. En julio 1985 li eniris la Porpastran Seminarion Sankta Benedikto en Hermosillo fonditan fare de episkopo Moisés Carmona (kiu akceptas la ideon de papa vakado).

Kiel diakono Dávila Gándara de decembro 1988 astistantis por Moisés Carmona je Akapulko; la sacerdota ordinacio okazis en la 29.12.1989 an la akapulka Preĝejo Dia Providenco.[1] Unue li estis animzorganto en la montaro de Guerrero antaŭ ol esti sendita al Ciudad Guadalupe Victoria (Durango) kaj al San Pablo Atlazalpan (Estado de México). Inter 1990 kaj 1994 li paroĥestris en la Preĝejo Apostolo Jakobo en Dos Caminos, poste en Hermosillo kie li engaĝiĝis pri kirkokonstruo (Senmakula Koro de Mario) kaj pri kateĥizado de junuloj. Inter decembro 1996 kaj januaro 1998 li paroĥestris en Chihuahua] kaj en Torreón. En Chihuahua li konstruigis la Kirkon Sankta Miĥaelo Arkianĝelo.

Elektis lin en la 14.10.1998 episkopo anoj de la fratio Sociedad Sacerdotal Trento; en oktobro 2002 Dávila Gándara diplomiĝis je Instituto de Ciencias y Educación superior de Hermosillo.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Martín Dávila Gándara reprezentas grupon agnoskantan la papan vakadon en pli modesta formo laŭ la tezoj de Cassiacum: do ke la Apostola Seĝo aktuale estas ne tute vaka sed okupita de tronŝtelinto.[2] Li estas ordena prioro de la menciita fratio.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio de D.G.
  2. "Who we are"
  3. "Tradicionalismo católico postconciliar y ultraderecha en Guadalajara" (PDF)