Martín Miguel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín Miguel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 248  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 4° 16′ U (mapo)40.951111111111-4.2730555555556Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 970 m [+]
Areo 15,3 km² (1 530 ha) [+]
Martín Miguel (Provinco Segovio)
Martín Miguel (Provinco Segovio)
DEC
Martín Miguel
Martín Miguel
Situo de Martín Miguel
Martín Miguel (Hispanio)
Martín Miguel (Hispanio)
DEC
Martín Miguel
Martín Miguel
Situo de Martín Miguel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martín Miguel, Segovia [+]
vdr

Martín Miguel [marTIN miGEL] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Martín Miguel estas etimologie komprenebla kiel Marteno Mikaelo, alude al iama loĝanto tiunome.

Martín Miguel en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 230 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. El pli ol 500 en la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis al 200 fine de la jarcento; poste la loĝantaro stabiliĝis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 15 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Anaya, Garcillán, Juarros de Riomoros, Valverde del Majano kaj Abades. Ĝi estas inter la rivero Moros okcidente kaj la valo de la rivero Eresma.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio estas de 1290.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj tiel plu. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Bartolomeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]