Marta (futbalistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marta Vieira da Silva)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta
Persona informo
Naskonomo Marta Vieira da Silva
Naskiĝo 19-an de februaro 1986 (1986-02-19) (38-jaraĝa)
en Dois Riachos
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloSvedio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.marta10.com
vdr

Marta Vieira da Silva (la 19-an de februaro 1986 en Alagoaso, Brazilo) estas brazila futbalisto kiu ludas por la teamo Orlando Pride ("fiero de Orlando") kunlabore de la klubo Orlando City SC en la usona Nacia Virina Futbala Ligo. Ŝi estas kutime konata nur sub sia antaŭnomo.

Marta famiĝis post la gajno de la premio Ora Balo (la plej bona futbalistino) en la kategorio Virina Sub-20 Futbala Mondpokalo okazinta en 2004. Ŝi estis parto de la brazila teamo kiu gajnis bronzan medalon ĉe la Somera Olimpiko 2004. En 2006, Marta gajnis la titolon de ina futbalisto de la jaro en la mondo, post venki Kristin Lilly kaj Renata Lingor. Marta tiam ripetis la heroaĵon kvin fojojn sinsekve, ĝis 2009, kaj gajnis la premion denove en la sezono 2017/2018.

Kun 115 naciateamaj goloj, Marta estas la plej alta golinto en la brazila nacia teamo por ĉiuj seksoj. Krome, dum sia kariero, Marta trafis 17 golojn en la Virina Futbala Mondpokalo, kio estas pli da Monda Pokalo goloj ol ĉiuj ludantoj de ambaŭ seksoj [1] [2]. Ankaŭ ŝi estas la unua el ĉiuj futbalistoj en la mondo se temas pri trafi golon en kvin Mondpokaloj [3], kaj ankaŭ la unua virino se temas pri trafi golon en kvin Olimpikoj [4].

Marta igis la svedan klubon Umeå IK venki en la Virina ĉampiona ligo de UEFA en la sezono 2003/2004, kaj venkis en sep ĉampionecoj en la sveda virina futballigo dum sia kariero. Aldone al la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado, Marta ludis tri fojojn en la finalo de la Virina ĉampiona ligo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Por plia legado en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Friedman, Ian C. (2007), Latino Athletes, Infobase Publishing, (ISBN 1438107846)
  • Grainey, Timothy (2012), Beyond Bend It Like Beckham: The Global Phenomenon of Women's Soccer, University of Nebraska Press, (ISBN 0803240368)
  • Kassouf, Jeff (2011), Girls Play to Win Soccer, Norwood House Press, (ISBN 1599534649)
  • McDougall, Chrös (2012), Soccer, ABDO, (ISBN 1614785554)
  • Richards, Ted (2013), Soccer and Philosophy: Beautiful Thoughts on the Beautiful Game, Open Court, (ISBN 0812696824)
  • Stevens, Dakota (2011), A Look at the Women's Professional Soccer Including the Soccer Associations, Teams, Players, Awards, and More, BiblioBazaar, (ISBN 1241047464)
  • Velázquez de León, Mauricio (2010), 20 Soccer Superstars, The Rosen Publishing Group, (ISBN 1615329471)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]