Saltu al enhavo

Martinluterkinga Tagofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinluterkinga Tagofesto
federacia feria tago de Usono
oficiala naskiĝtago Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2-a de novembro 1983 vd
Landoj Usono vd
vdr

La Martinluterkinga Tagofesto aŭ en angla Martin Luther King, Jr.

Martinluterkinga marŝo

Day (oficiale Birthday of Martin Luther King, Jr., naskiĝtago de MLK)[1] estas usona federala feritago kiu markas kaj honoras la naskiĝtagon de Martin Luther King. Ĝi estas celebrata en la tria lundo de Januaro ĉiujare, kiu estas ĉirkaŭ la dato de la vera naskiĝtago de King, nome la 15an de Januaro. Tiu movanta feritago estas simila al aliaj lundaj feritagoj starigitaj laŭ uniforma lunda programo.

King estis ĉefa parolanto por senperforta aktivismo en la Afrikusona Civilrajta Movado, kiu sukcese protestis kontraŭ rasa diskriminacio en federalaj kaj stataj leĝoj. La kampanjo por federala feritago por la honoro de King ekis tuj post lia murdo en 1968. La Prezidento Ronald Reagan subskribis la meton de la feritago en la leĝaro en 1983, kaj ĝi estis unuafoje celebrita post tri jaroj. Dekomence, kelkaj ŝtatoj rezistis la observon de la feritago kiel tia, per alternativaj nomoj aŭ kombinante ĝin kun aliaj feirtagoj. Ĝi estis oficiale celebrita en ĉiuj la 50 ŝtatoj por la unua foje en 2000.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Federal Holidays. Opm.gov. Alirita 20a de Januaro 2014 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]