Marvão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marvão
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 512  (2011) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 24′ N, 7° 23′ U (mapo)39.394166666667-7.3772222222222Koordinatoj: 39° 24′ N, 7° 23′ U (mapo) [+]
Areo 154,9 km² (15 490 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Marvão (Portugalio)
Marvão (Portugalio)
DEC
Marvão
Marvão
Situo de Marvão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marvão [+]
vdr

Marvão estas landlima urbo en la Distrikto Portalegre, regiono Alentejo kaj subregiono Alto Alentejo kun ĉirkaŭ 400 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la municipo Marvão kun 154,9 km² de areo kaj 3 021 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kaj oriente kun Hispanio, okcidente kaj sude ĉe Portalegre, kaj nordoriente ĉe Castelo de Vide.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

Marvão

La freguesias de Castelo de Vide estas la jenaj:

  • Beirã
  • Santa Maria de Marvão
  • Santo António das Areias
  • São Salvador da Aramenha

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde pratempo, kaj certe el romia epoko, la rokaĵoj de Marvão utilis kiel rifuĝejo kaj strategia punkto. En la 10-a jarcento referencis ĝin la historiisto kordova hispan-islama Issa ibne Amade Razi kiel Amaia de ibn Maruan kaj Fortikaĵo de Amaia, kiu en 884 estis rifuĝejo de la fondinto de Marvão, la ribela muladia Maruan Aliliki, "La Galego" (mortinta en 889), estro de sufiisma movado en Al-Andalus, kiu ribelis kontraŭ la emiroj de Kordovo kaj starigis sendependan regnon kun sidejo en Badajoz ĝis la starigo de la Kaliflando de Kordovo en 931.

La lokon konkeris el islamanoj fare de Afonso Henriques dum la kampanjoj de 1160/1166, sed estis rekuperita de la maŭroj per kontraŭatako de Jakub Almanzor (r. 1184–1199), en 1190. En 1226, Sanĉo la 2-a havigis foruon al la loko kaj ordonis pligrandigi la kastelon. En 1299, Denizo la 1-a kaptis la kastelon, kiu formis parton de la defendaj konstruaĵoj strategiaj por la militoj kontraŭ kastilianoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo
  • Konvento
  • Kalkominejo
  • Romia urbo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marvão en la portugala Vikipedio.