Mary de Bohun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary de Bohun
Psalmaro celebranta la edziniĝon de Mary
Psalmaro celebranta la edziniĝon de Mary
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1368
en (nekonata)
Morto 4-a de junio 1394
en Kastelo de Peterborough, Northamptonshire
Mortokialo nasko
Tombo Anglio
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro Humphrey de Bohun, 7th Earl of Hereford
Patrino Joan de Bohun, Countess of Hereford
Frat(in)o Eleanor de Bohun
Edz(in)o Henriko la 4-a de Anglio
Infanoj Henriko la 5-aJohano de LankastroHumphrey de Lankastro • Blanche of England • Philippa of England • Edward Plantagenet • Tomaso el Lankastro
Okupo
Okupo companion
vdr

Mary de BOHUN (naskiĝis ĉ. 1368 – mortis la 4-an de junio 1394 en Kastelo de Peterborough) estis la unua edzino de Reĝo Henriko la 4-a kaj patrino de Henriko la 5-a. Mary neniam estis reĝino, ĉar ŝi mortis antaŭ ol sia edzo surtroniĝis.

Frua vivo

Mary estis la filino de Humfreo de Bohun, 7-a Grafo de Hereford, kaj Joan Fitzalan (1347/1348-1419), la filino de Rikardo FitzAlan, 10-a Grafo de Arundel kaj Eleanora de Lankastro. Tra ŝia patrino, Mary descendis de Llywelyn la Granda.

Mary kaj ŝia pliaĝa fratino, Eleanora de Bohun, estis heredantinoj de la konsiderindaj posedaĵoj de sia patro. Eleanora fariĝis la edzino de Thomas de Woodstock, 1-a Duko de Gloucester, la plej juna filo de Eduardo la 3-a. Klopodante konservi la heredaĵon por si kaj sia edzino, Thomas de Woodstock premis la infanon Mary fariĝi monaĥino. Tamen, Johano de Gaunt, la pliaĝa frato de Woodstock kaj estonta bopatro de Mary, fortiris ŝin el la monaĥinejo por edzinigi ŝin al sia filo -—la estonta Henriko la kvara. Tiu ĉi evento ne helpis la interrilaton inter ambaŭ fratoj.

Johano de Gaunt planis ke la geedziĝo inter Mary kaj Henriko restu nekonsumita ĝis Mary estis 16-jaraĝa sed la paro malobeis. Konsekvence, Mary gravediĝis 14-jaraĝa; la unuenaskita filo, vivis nur kelkajn tagojn.

Edziniĝo kaj infanoj

Mary edziniĝis al Henriko -—tiam konata kiel Bolingbroke kaj tiam ne en rekta linio de sukcedo al la trono-— la 27-an de julio 1380, en Kastelo de Arundel. Kiam ŝi edziniĝis, Mary eble estis iomete malpli ol 12-jaraĝa.

En Kastelo de Monmouth[1], unu el la bienoj de sia edzo, Mary naskis siajn unuajn du infanojn, ambaŭ knaboj. Henriko, la postvivinta filo, poste fariĝis Princo de Kimrujo kiam lia patro kaptis la tronon de Rikardo la 2-a en 1399. Je la morto de lia patro en 1413, li fariĝis Reĝo de Anglio kiel Henriko la 5-a.

Ŝiaj infanoj estis:

Morto

Mary de Bohun mortis en Kastelo de Peterborough, naskante sian lastan infanon, filinon, Filipa de Anglio. Ŝi estis entombigita en Preĝejo St Mary de Castro en Leicester.

Genealogio

Referencoj

  1. Keith Kissack, The Lordship, Parish and Borough of Monmouth, p.68

Eksteraj ligiloj