Masagetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masagetoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La masagetoj en Centra Azio

La masagetoj (Massagetae en bulgara lingvo Масагети, Masageti; greke Μασσαγέται) estis nomada popolo kiu loĝis inter la Aralo kaj la Kaspia Maro en la Antikvo. Laŭ Herodoto, Ciro la Granda de Persio trovis sian morton dum batalo kontraŭ la masagetoj en Balĥaro, komanditaj de la reĝino Tomiris. La nomo masageto signifas grandaj skitoj, Ma egalas al granda kaj sagetoj al skitoj.

Laŭ la datumoj de Herodoto, ili multe aprezis la virinojn male al la iranaj kaj mediteraneaj landoj, kiel demonstro ili havis reĝinon. Tiel naskiĝis la legendo pri Tomiris, reĝino de la masagetoj en Balĥaro (Baktrio) kiu sukcesis venki Ciron. En la legendo, Ciro enprizonigis ŝian filon, Espargapises. Tomiris minacis lin kun la morto se li ne redonus ian filon sana kaj ĵuris neniigi Ciron kaj satigus lin je sango. Ciro preteratentis la minacon, permesante la memmortigon de Espargapises kaj en la tago de batalo, post interŝanĝo de pafado kaj akra batalado, la masagetoj venkis la trupojn de Ciro. Tomiris trovis la korpon de la aĥemenida reĝo kaj plenumante sian promeson, senkapigis lin kaj preninte felsakon plena je sango metis lian kapon en ĝin.

Laŭ la kutimoj priskribitaj de Herodoto, ili tre similis al la skitoj, uzis vestojn kiuj similias al la skitaj kaj vivis ankaŭ nomade, batalis surĉevale sed ankaŭ elstaris ilia batalado ĉepiede, la lerta uzado de pafarko kaj lanco estante sur ĉevalo. Ili ankaŭ uzis armilon kiu nomiĝis "sagaris", dueĝa hakilo. Iliaj ĉevaloj estis ŝirmitaj de bronza armaĵo kaj uzis oron por ornami spronojn kaj rimenojn. krome tio ili ankaŭ uzis la bronzon por la pintoj de la sagoj, lancoj kaj sagaroj; kaj oro por la kaskoj kaj kapŝirmiloj, zonoj kaj kirasoj.

La virmasageto nur edziĝis unu fojon, pendante sur la ĉaro -ĉar ili estis nomadoj- sagujo, kiun Herodoto identigis kun seksrilato ĉar ne ekzistis por ili la geedziĝa stato.

Mortinte homon pro maljuneco, ili kuiris la karnon de la mortinto kun multaj reses celebrante per granda bankedo (etiaj ĉi kutimoj ankaŭ okazis ĉe la antikvaj padeoj kaj isedonojn; sed ili ne manĝis la mortintojn pro malsaneco kaj tio ŝajnis al ili granda misfortuno ĉar ili ne atingis la aĝon por esti oferitaj.

Ili adoris la sunon al kiu ili buĉoferis ĉevalojn pro tio ke la suno estis la plej rapida astro kaj la ĉevalo la plej rapida inter la bestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]