Matěj Anastazia Šimáček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matěj Anastazia Šimáček
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1860 (1860-02-05)
en Nova Urbo
Morto 12-an de februaro 1913 (1913-02-12) (53-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Patro Antonín Šimáček vd
Parencoj František Šimáček • Jaroslav Šimáček vd
Profesio
Alia nomo Martin Havel • Jar. Orlov vd
Okupo verkistoĵurnalistopublikigistoredaktorotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matěj Anastazia Šimáček (naskiĝis la 5-an de februaro 1860 en Praha - mortis la 12-an de februaro 1913 en Praha) estis ĉeĥa verkisto.

Li studis kemian teknikumon, poste laboris en sukerfabriko. Laŭ deziro de sia onklo, eldonisto František Šimáček li forlasis tiun profesion kaj ekde 1884 redaktis gazeton Světozor (Horizonto), poste gazeton Zvon (Sonorilo). Li verkis kritikojn pri teatro, poemojn, prozaĵojn kaj dramojn.

Organizanto teoriulo kaj praktikulo de »civitana realismo«. Komencis per mallongaj pentraĵoj el la vivo en sukerfabrikejoj, poste dediĉis sian tutan honestan energion al ampleksaj romanoj priskribantaj la morojn kaj problemojn de burĝa societo najbaranta unuflanke kun laboristaro duaflanke kun artista bohemaro. »Ofte li preferas priskribi tipojn dekadencajn aŭ malsaniĝintajn eliĝintaj el la sana burĝa meznivelo kaj sopirantaj je etika renaskiĝo. Sed pleje li preferis diskuti problemon de kulpo kaj puno, socia sano kaj ĝia difektiĝo, etika rebonigo kaj biologia renaskiĝo«. (Arne Novák, la Ĉeĥoslovaka antologio)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Z kroniky chudých (El la kroniko de malriĉuloj, 1885, poemaro)
  • Pomluva (Kalumnio, 1886, dramo)
  • Bez boje (Sen batalo, 1887, dramo)
  • Z opuštěných míst (El forlasitaj lokoj, 1887, rakontoj)
  • U řezaček (Ĉe tranĉmaŝinoj, 1888, rakonto)
  • V bludišti lásky (En labirinto de la amo, 1889, poemaro)
  • Bratři (Fratoj, 1889, romano)
  • Svět malých lidí (La mondo de etaj homoj, 1890, dramo)
  • Otec (Patro, 1891, romano)
  • Štěstí (Feliĉo, 1891, romano)
  • Ze zápisků phil. stud. Filipa Kořínka (El notoj de filozofi-studento Filip Kořínek, 1893-1897, rakontoj)
  • Dvojí láska (Duobla amo, 1894, romano)
  • Duše továrny (Animo de fabriko, 1894, romano)
  • Jiný vzduch (Alia aero, 1894, dramo)
  • Na záletech (Jupĉasante, 1896, poemaro)
  • První služka (La unua seervistino, 1898, rakonto)
  • V novém životě (En nova vivo, 1898, romano)
  • Světla minulosti (Lumoj de la pasinteco, 1901, romano)
  • Ztracení (Perditaj, 1902, dramo)
  • Lačná srdce (Avidaj koroj, 1904, romano)
  • Chci žít! (Mi volas vivi!, 1908, romano)
  • Hrobu a životu (Al tombo kaj al la vivo, 1908, poemaro)
  • Poslední scéna (La lasta sceno, 1908, dramo)
  • Maxínkův strýc herec (Onklo-aktoro de Maksimĉjo, 1910, romano)
  • Vzpomínky literární, divadelní a jiné (Rememoroj literaturaj, teatraj kaj aliaj, 1911)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

MIA HUNDO

Ĝi nevidate ĉie min apudas,
se haltas mi, al mi ĝi sin altrudas.
Min jam el sub la benko gimnazia
rigardis flava okulparo ĝia.

Kaj kiam en dancej' unuafoje
knabinan manon mi ekpremis ĝoje,
la pord' mallaŭte estis malfermita
kaj min surprizis ĝia ven' subita.

Ĝi meze de plezuro aŭ diboĉo
tre ofte ĝenis min per boja voĉo,
se mia buŝ' virinan nukon trovis,
fantome ĝi sin ĉiam pretermovis.

Ĉeestis ĝi, eĉ kiam ĉe l' altaro
genuis ni, la jungeedza paro -
ĝi ree min timigis, arogante
en litoĉambron nian penetrante.

Se revas mi, laboras aŭ meditas,
blekado ĝia plora min ekscitas,
se verki novan volas mi volumon,
ĝi per piedo baras mian plumon.

Ĝi proksimiĝis kaŝe kaj senbrue,
fileton kiam kisis mi unue,
nun, dum prospere kreskas la infanoj,
la nazon frotas ĝi je miaj manoj.

Palpebrojn miajn kiam sonĝo tuŝas,
ĝi murmurante ĉe la lit' ekkuŝas,
min post la dorm' sursaltas ĝi rapide,
manlekas min, rigardas min rigide.

Milfoje ĝin bastonis mi kruela,
persistis tamen ĝi, la hund' fidela,
ŝlositaj pordoj vanis por defendo,
ĝi tra fenestro venis aŭ tra fendo.

Mi murdus ĝin, sed ĝia vivo ĝuste
ĉe mi en cerb' radikas kaj enbruste,
nur kune kun la fin' de mia sorto
pereos mia hund' - la pens' pri morto.

(tr. Miloš Lukáš)