Matafelon-Granges
| Matafelon-Granges | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio (1973–) | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Nantua | ||
| Kantono | [[kantono Pont-d'Ain|Pont-d'Ain]] | ||
| INSEE kodo | 01240 [+] | ||
| Poŝtkodo | 01580 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 623 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 16′ N, 5° 33′ O (mapo)46.2611111111115.5538888888889Koordinatoj: 46° 16′ N, 5° 33′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 267 m [+] | ||
| Areo | 21,54 km² (2 154 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Matafelon-Granges - prononco [mataflˈɔ̃ ɡʁˈɑ̃ʒ] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 623 loĝantoj sur areo de 21,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la kantono Pont-d'Ain.
La komunuma areo etendiĝas en mallarĝa strio borde de la rivereto Ain, kiu estas digita ĉi tie per rivera elektrocentralo. La areo malofte estas pli ol 1 kilometrojn larĝa kaj, krom la profunde tranĉita valo (Gorges de l'Ain, do gorĝo de la Ain), inkludas la apudan krutan deklivon, kiun trairas diversaj rokaj grupoj.
La komunumo Matafelon-Granges konsistas el diversaj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj farmgrupoj, nome:

- Matafelon (prononco mataflˈɔ̃, en alteco de 460 metroj super la marnivelo) ĉe la okcidenta deklivo de la baseno Samognat
- Meuillat (prononco mœjˈa, en alteco de 460 metroj super la marnivelo) sur la sudorienta deklivo de la arbaro Bois de Ban
- Charmines (prononco ʃaʁmˈin, do ŝarMIN, en alteco de 420 metroj super la marnivelo) sur terkapo super la digo Oignin
- Sorpiat (prononco sɔʁpjˈa, do sorPJA, en alteco de 530 metroj super la marnivelo) ĉe la okcidenta deklivo de la Oignin-valo
- Chougeat (prononco ʃuʒˈa, do ŝuĴA, en alteco de 560 metroj super la marnivelo) en kavaĵo ĉe la okcidenta deklivo de la Oignin-valo
- Coiselet (prononco kwazlˈɛ, do kŭazLE, en alteco de 300 metroj super la marnivelo) kie la rivereto Oignin enfluas la iom pli larĝan rivereton Ain
- Le Port (prononco lə pˈɔʁ, do l' po:r, en alteco de 290 metroj super la marnivelo) ĉe la Ain-ponto aliflanke de Thoirette
- Courtouphle (prononco kuʁtˈufl, do ku:rTUFL, en alteco de 300 metroj super la marnivelo) en la valo de la Ain
- Granges (prononco ɡʁˈɑ̃ʒ, en alteco de 330 metroj super la marnivelo) same en la valo de la Ain
- Bonbois (prononco bɔ̃bwˈa, en alteco de 305 metroj super la marnivelo) ĉe la orienta rando de la Ain-valo
La teritorio havas komunan limon kun Bolozon, Corveissiat, Izernore, Samognat, Sonthonnax-la-Montagne, Thoirette-Coisia, Coisia, Thoirette kaj Napt.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]





