Matti Pellonpää
Matti Pellonpää | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Matti Kalervo Pellonpää |
Naskiĝo | 28-an de marto 1951 en Helsinko |
Morto | 13-an de julio 1995 (44-jaraĝa) en Vaasa |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | tombejo Malmi en Helsinko |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Teatra Akademio Helsinko |
Familio | |
Amkunulo | Sanna Fransman (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.novision.fi/matti.html |
Matti Kalervo ”Peltsi” Pellonpää (28-a de marto 1951 Helsinko – 13-a de julio 1995 Vaasa) estis finna aktoro kaj kantisto. Li estas konata pro siaj roloj en filmoj de Timo Koivusalo. Pellonpään estis premiita dum sia kariero i.a. pro sia rolo en filmo Boheemielämää (1992) per Felix-premio, kio estas premio por plej bona eŭropa viraktoro. Li ricevis ankaŭ finnan ŝtatan kinaktoran premion. Lia unua filmrolo estis en filmo Pojat en 1962. Lia debuta tutvesperfilma rolo estas Valdemar Leppänen en filmo Akseli ja Elina (1970). Liaj plej gravaj roloj estas Nikander en filmo Varjoja paratiisissa (1986), Räpsy en filmo Räpsy & Dolly eli Pariisi odottaa (1990) kaj Rodolfo en filmo Boheemielämää (1992). Li havis ankaŭ televidajn rolojn kaj dublis eksterlandajn animaciojn. Pellonpää estis ankaŭ muzikisto. En 1989–1995 li estis kantisto kaj kantotekstisto de bando Peltsix. Li faris porinfanajn kantojn kun Juice Leskinen. Pellonpää ankaŭ diris politikajn opiniojn. En 1990-aj jaroj Pellonpää malapogis EU-membrecon de sia lando.