Maurice Maréchal (ĵurnalisto)
Maurice Maréchal | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Maurice Maréchal |
Dato de naskiĝo | 27-a de aŭgusto 1882 |
Naskiĝloko | Château-Chinon |
Dato de morto | 15-a de februaro 1942 |
Mortoloko | Vichy |
Mortokialo | malsano [+] |
Aĝo je morto | 59 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĵurnalisto |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Jeanne Maréchal [+] |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | franca lingvo [+] |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Maurice Maréchal ([moRIS mareŜAL] ; naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1882 en Château-Chinon, mortis la 15-an de februaro 1942 en Vichy) estis franca ĵurnalisto Li kun lia edzino Jeanne Maréchal estas unu el la fondintoj de la semajngazeto: Le Canard enchaîné.
Li naskiĝis en la departemento Nièvre, kie sia patro estis inspektoro pri la arbaroj. Tuj post sia lernado, li komencis tre juna en la ĵurnalismo: en la 1900-aj jaroj, li verkis artikolojn en gazetoj La Guerre sociale, de Gustave Hervé, La Bataille syndicaliste, le Bonnet rouge, Le Matin (kie li okupiĝis pri la meteologia rubriko). Li maldungiĝis el La Guerre sociale kiam Gustave Hervé forlasis la ekstreman pacismon por adopti ekstreman naciismon. Li estus redaktoro en L'Humanité en 1916; sed li lasis sian nomon en neniu el tiuj gazetoj: tiam, ne estis kutima subskribi oniajn artikolojn en politikaj gazetoj.
En 1915, li kaj sia edzino kontaktis kun Henri-Paul Deyvaux-Gassier por kune fondi gazeton: Le Canard enchaîné kies unua numero aperis la 10-a de septembro 1915. Maurice Maréchal (kiu ne estis rekrutigata dum la unua mondmilito) estis direktoro kaj vigliganto de tiu gazeto kaj verkis artikolojn, dum sia edzino Jeanne Maréchal, prizorgis la liveron al la abonantoj.
Kiam Maurice Maréchal mortis en 1942, Jeanne reprenis la direktorecon de la gazeto.