Max Wießner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max Ernst WIESSNER (naskiĝinta la 29-an de marto 1885 en Sachsenburg, mortinta la 12-an de februaro 1946 en Neubrandenburg-Fünfeichen) estis germana eldonisto gazetara kaj libra.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bienposedanto li studis post gimnazifrekvento en Freiberg natursciencojn, historion kaj nacian ekonomion en Berlino. Universitattempe li fariĝis en 1904 membro de la studenta korporacio Burschenschaft Gothia Charlottenburg, en 1926 ĉe Burschenschaft Hansea Hamburg kaj en 1934 ĉe Burschenschaft Neogermania Berlin.

Wießner estis dum multaj jaroj estro de la porjunulara societo Jugendverein Eugen Richter, kiu proksimis al maldekstraj-liberalismaj ideoj de la partio Fortschrittliche Volkspartei. Ĉi-funkcie li manaĝeris en 1919 la fondokunvenon de la Regna ligo de demokratiaj porjunulaj societoj (sub egido de la partio Deutsche Demokratische Partei); ĝia posta nomo estis Reichsbund der Deutschen Jungdemokraten. Post la estiĝo de Reichsbund Wießner dum unu jaro estis ĝia prezidanto.[1]

Post la altlernejaj studoj Wießner estis ĵurnalisto kaj privata sekretario, pli malfrue politika redaktisto de la ĵurnalo Freisinnige Zeitung. Dum 15 jaroj li laboris Berline por Frankfurter Zeitung kaj tiun ĉi gazeton li reprezentis ankaŭ en la parlamento de Vajmaro. Inter 1920 kaj 1921 li estris la berlinan buroon de la periodaĵo Hamburger Fremdenblatt kaj iĝis eldonista ĉefo en ties centro hamburga. En 1925 Wießner iĝis kompaniano kaj afergvidanto de la firmao Hamburger Fremdenblatt, Broschek und Co. mbh.

Dum la Unua mondmilito Wießner deĵoris en la gazetara sekcio de la ministerio pri internaj aferoj. En 1923 nomumis lin Gustav Stresemann ministeria direktoro de la Gazetara sekcio de la regna registaro. Dum la konferenco de Ĝenovo li akompanis Walther Rathenau en politika speciala misio. En 1924 Wiessner iĝis estro de la Unuiĝo de germanaj gazeteldonistoj (filio de Hamburgo). En 1929 li fariĝis ĉefo de la akademia porfremdula buroo de la Universitato de Hamburgo.

Laŭ komisio de Walther Funk li verkis ekonomian ekspertizon pri la eldonejo Ullstein. Tuj sekve tiu ĉi entrepreno de germanaj judoj estis eksproprietigita kaj la nova nomo estis ekde 1937 Deutscher Verlag. Por ĝi Wießner daŭre laboris kaj estiĝis en 1945 eĉ firmaa gvidanto.[2]

Li neniam estis membro de partio, inverse ja ano de framasonisma loĝio. Li mortis en internigejo de la sovetaj okupantoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1929: honora medalo de la Hamburga altlernejo pro liaj meritoj interŝanĝprogramaj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I: Politiker, Teilband 6: T–Z. Universitätsverlag C. Winter, Heidelberg 2005, ISBN 978-3-8253-5063-5, p. 306-307

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roland Appel: Vom Wandervogel zur Radikaldemokratischen Partei – Jungdemokraten 1930–1933, eldonis Roland Appel kaj Michael Keff, 2019, p. 499-500
  2. historio de Ullstein-eldonejo dum la nazia tempo