Maĉismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maĉismo (de la hispana vorto machismo [maˈtʃismo]) aŭ masklismo estas la konduto, ke viroj estas laŭdifine superaj al virinoj, kaj ke tiu supozata aŭ pretendata supereco (fizika, intelekta aŭ dio-vola) pravigas superan rolon por viroj en la socio, kaj do malsuperan por virinoj. Tiajn personojn karakterizas konservativaj opinioj koncerne la rolon de virinoj; ili do oponas aktivan partoprenadon de virinoj en sociaj sferoj, kiujn ĝis nun okupis ĉefe viroj, ekz. en sporto aŭ en multaj profesioj.

Dirante sin reprezentantoj de viroj kaj eĉ de vireco ĝenerale, ili kutime oponas ankaŭ samseksemon kaj foje malrespektas, insultas, atakas aŭ eĉ persekutas samseksemulojn.

En multaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo virinoj ricevas malpli altan salajron ol viraj kolegoj por la sama farata laboro. Ankaŭ tio estas ekzemplo de maĉismo.

Kontraŭe al maĉismo staras feminismo, kiu celas forigi la neegalecon inter la seksoj.

Spuroj de maĉismo[redakti | redakti fonton]

  • "La virino estas viro ne komplete sukcesinta" (Aristotelo);
  • "Kiam vi revenhejmas, batu la edzinon. Vi ne scias la kialon, sed ŝi bone scias" (Hiponato).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ReVo  maĉismo en ReVo