Maŭzoleo de Báb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭzoleo de Báb
tombo • templo [+]

LandoIsraelo
SituoHaifa
- koordinatoj32° 48′ 52″ N, 34° 59′ 14″ O (mapo)32.81444434.987222Koordinatoj: 32° 48′ 52″ N, 34° 59′ 14″ O (mapo)

Maŭzoleo de Báb (Israelo Norda)
Maŭzoleo de Báb (Israelo Norda)
DEC
Lokigo de Israelo Norda en Israelo
Map
Maŭzoleo de Báb
Vikimedia Komunejo:  Shrine of the Báb [+]
vdr
La maŭzoleo de Báb kaj la terasĝardenoj kun la ponto super la avenuo HaCijnut.

La Maŭzoleo de Báb (perse مقام اعلی - "Supra Loko"; arabe ضريح الباب - "Bab-Turo") estas bahaa templo situanta en la Bahaa Mondcentro sur la nordaj deklivoj de Karmel en Ĥajfo, foje referita kiel la "Baha'i Domo", la "Baba's Domo" aŭ la "Ora Kupolo". La templo iĝis unu el la plej elstaraj simboloj de la grandurbo de Ĥajfo.

Ĝientenas la fizikajn restaĵojn de la Báb. La loko sur Monto Karmel elektis la Bahá'u'lláh mem en 1891, konstruiĝinte de 'Abdu'l-Bahá multajn jarojn poste. La superstrukturon kompletigis Shoghi Effendi Rabbání en la 1950-aj jaroj.

Unue, la restaĵoj de la sanktulo enkuŝigiĝis la 21-an de marto 1909 en malgranda konstruaĵo kiu servis kiel Maŭzoleo. La templo, kiu hodiaŭ estas tiel fama, konstruiĝis super la maŭzoleo inter 1949 kaj 1953.

La plejmulto de la ŝtonoj por la maŭzoleo estis ĉizitaj en Italio kaj poste transportiĝis al Israelo. La kanadana bahaano arĥitekto, William Sutherland Maxwell, kiu apartenis al la arĥitektur-skolo Beaux-Arts, estis la bopatro de Shoghi Effendi. Kelkaj struktur-inĝenieraj aspektoj de la kupolo kreiĝis de profesoro ĉe la Teknion.

La konstruaĵo kombinas orientan kaj okcidentan konstrustilon, kaj staras en la koro de la Bahaa Mondcentro. Super ĝi, naŭ terasoj grimpas supren laŭ la monto kiu kondukas al la centro de la Karmel, kaj sub ĝi, naŭ pliaj terasoj kondukas al la kvartalo de Hajfo nomita germana kolonio.

La maŭzoleo estas unu el la plej rekoneblaj landmarkoj de Ĥajfo. La templo estas lumigita nokte, kaj fariĝis la plej rekonebla simbolo de la urbo Ĥajfo. Bahaanoj konsideras la maŭzoleon kaj ĝian ĉirkaŭan ĝardenaron "donaco al la homaro".

La interno de la konstruaĵo estas celita por preĝo kaj meditado, kaj neniuj religiaj ceremonioj estas okazigitaj tie. La vortigo de la speciala preĝo deklamita vizitante la templon pendas sur la muro de la konstruaĵo en la araba kaj la angla.

En 2008, la templo, kune kun kelkaj aliaj bahaaj ejoj en Ĥajfo kaj la Okcidenta Galileo, estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]