McKinney (Teksaso)
McKinney estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto de Collin.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 33° 11′ N 96° 38′ U / 33.183 °N, 96.633 °U (mapo)Koordinatoj: 33° 11′ N 96° 38′ U / 33.183 °N, 96.633 °U (mapo)
- Areo: 152 km²
- Loĝantaro: 131.117 (en 2010)
- Supermara alteco: 192 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 75069-75071
- Telefonkodo: 972
Geografio
McKinney situas sur malalta montetaro en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.
Historio
McKinney estis nomita pri Collin McKinney, kiu subskribis Deklaracion de Sendependeco de Teksaso. En 1849 oni donacis areon por la urbeto. Ĝi iĝis la ĉefa komerca centro por la distrikto.
Ekonomio
Ĝis la 1960-aj jaroj McKinney estis terkultiva centro, kie oni okupiĝis pri farunoj, maizoj, kaj kotonoprilaboroj, baldaŭe ankaŭ pri laktaĵoj, vestoindustrioj.
Klimato
McKinney havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun ĉ. 40 °C (en 1936 oni mezuris 48°C), la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto (en 1930 oni mezuris - 22 °C). Jare pluvas po 1042 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo, plej malofte januare.
Trafiko
McKinney havas regionan flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbego al sudo al Dallas, al nordo al Sherman (Teksaso), al okcidento kaj al oriento.
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio