Meĝa
Meĝa, serbe Међа, slave Međa, hungare Párdány, germane Pardan, rumane Meda estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato en municipo de Ĵitiŝte. La historia serba nomo estis Пардањ (pardanj). La nuna serba nomo signifas: limo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Meĝa situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landlimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1247. Post la turkoj en 1753 serboj refondis la senhomiĝintan vilaĝon. Poste diversaj vilaĝoj formiĝis laŭ la popoloj: serba, germana ktp. Ili unuiĝis en 1907. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Párdány (kies distriktejo estis), poste rumanoj okupis ĝin en 1919. Dume la regiono estis promesita ankaŭ al la serboj. Okazis grava konflikto, fine kompromisoj okazis kaj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj ricevis ĉi tiun lokon en 1924. Depost 1928 la nova lando nomiĝis Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. Poste la germana loĝantaro estis deportita. En 2002 loĝis en Meĝa 1155 homoj, (serboj 401 (84 %), kroatoj 21 (4 %), jugoslavianoj 16 (3 %), hungaroj 12 (3 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo
- katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis politikisto Vuk Draŝkovicj (draŝkovitj)
- naskiĝis aktoro kaj sportisto Johnny Weissmuller