Mecamoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mecamoro
urbo en Armenio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 9 870  (2001) [+]
Loĝdenso 1 082 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 44° 7′ O (mapo)40.14277777777844.116388888889Koordinatoj: 40° 9′ N, 44° 7′ O (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 9,12 km² ( 912 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Mecamoro (Armenio)
Mecamoro (Armenio)
DEC
Mecamoro
Mecamoro
Situo de Mecamoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Metsamor [+]
vdr

Mecamoro (armene: Մեծամոր ) estas urbo de la provinco Armaviro, en Armenio. La Atomcentralo de Armenio konata kiel Nuklea centralo Mecamoro troviĝas en tiu urbo. Mecamoro estis konstruita en 1979 por loĝigi laboristojn de la nuklea centralo. La elektrocentralo estis fermita en 1989 post la tertremo Leninakan post kiam la aŭtoritatuloj rekonsideris la sekurecon de la loko. La fabrikejo remalfermiĝis en 1996 post renovigado de la centralo. Hodiaŭ, ĝi generas ĉirkaŭ 30 al 35 procentoj de la energiaj bezonoj de Armenio. La ekvilibro de la energiouzo de Armenio estas atingita per termika kaj hidro-generita potenco. Mecamoro ankaŭ estas rimarkinda pro la arkeologiejo ĉe la kastelo Mecamoro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo, Mecamor, kutime transliterigita kiel MetsamorMetzamor, devenas de la proksima rivero Mecamoro. Ĝi estas kunmetita de 2 armenaj vortoj: mec kio povas esti granda, bonega, kaj mor kun la signifo de patrino, estante la genitivo de eksterordinara formo de la vorto majr kun la signifo de la patrino. La nomo estas plej probable rilata al la Virgulino Maria kiel la Granda Dipatrino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Falusformaj monumentoj en la fortikaĵo Mecamoro.

La konstruado de la loĝloko Mecamoro estis lanĉita en 1969, ene de la rajono Hoktemberjan de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Ĝi estis ĉefe fondita kiel la loĝloko de la dungitoj de la nuklea centralo Mecamoro. La loĝdistrikto estis finkonstruita en 1972, kaj ricevis la statuson de urbotipa setlejo. La konstruado de la urbo estis projektita de la ĉefarkitekto Martin Mikajeljan, helpita de arkitektoj G. Hovsepjan kaj K. Tiraturjan. Ĝi unue estis konata kiel la Loĝloko de la armena atomcentralo ĝis 1972 kiam ĝi estis renomita Mecamoro laŭ la proksima rivero.

La konstruado de la nuklea centralo estis lanĉita en 1969. La planto de la sekcio 1 estis komisiita la 22-an de decembro 1976, dum la sekcio 2 estis komisiita la 5-an de januaro 1980.  Tamen ĝi estis provizore fermita en 1989 post la armena tertremo en 1988 pro mediaj kialoj. Energiaj malabundoj kaŭzitaj de ĝia fermiĝo devigis la armenan registaron remalfermi la centralon en 1993. Post la malfermo 2 reaktoroj ekfunkciis la 26-an de oktobro 1995. Nuntempe la centralo Mecamoro generas 40% el la energiaj bezonoj de Armenio. La centralo estis tre modernigita kaj renovigita inter 2003 kaj 2015. La konstruado de 3a sekcio estas antaŭvidita por anstataŭigi la malnovajn reaktorojn antaŭ 2026.

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Mecamoro konservis sian statuson kiel urba setlejo ene de la lastatempe formita provinco Armaviro, laŭ la administraj reformoj en 1995.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aera vido de Mecamoro en la Ararata ebenaĵo

Mecamoro situas okcidente de centra Armenio en la Ararata aebenaĵo, je averaĝa alteco de 855 metroj super la marnivelo. Ĉirkaŭita de fekundaj vinberaj bienoj, la urbo situas sur distanco de 35 km okcidente de la ĉefurbo Erevano kaj 6 km oriente de la provinca centro Armaviro. La atomcentralo situas ĉirkaŭ 4 km norde de la loĝkvartalo de la urbo.

Laŭ la ĉefa urba plano, la loĝkvartalo de la urbo estas dividita en 3 distriktojn, kie la centra distrikto estas hejmo de la urbodomo, la centra parko, la kultura domo, la poŝtejo, kune kun aliaj servaj kaj urbaj konstruaĵoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Lazaro

La loĝantaro de Metsamor estis formita dum la 1970 el pluraj setlejoj de la provinco Armavir, kiuj alvenis en la urbon por labori en la nuklea centralo. Nuntempe la urbo estas ĉefe loĝata de armenoj, kune kun malgrandaj komunumoj de rusoj, jezidoj kaj asirianoj .

Armena Apostola Eklezio estas la superrega religio en Mecamoro. La preĝejo Sankta Lazaro de la urbo (konstruita en 2002-2005) estis malfermita en 2005 per donacoj de la usonaj armenaj bonfarantoj Zaven kaj Azatuhi Dadekjan. La kirko estas reguligita fare de la Diocezo de Armavir bazita en la proksima urbo de Armaviro.

Jen la loĝantara templinio de Sisian ekde 1975:

Jaro 1975 1981 1989 1991 2001 2011 2016
Loĝantaro 4.450 8.165 11.959 11,300 9.870 9,191 8.000

La kuracado estas servata de la Medicina Centro Mecamoro, funkcianta ekde 1976.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Mecamora centra parko

La arkeologia ejo de antikva Mecamoro situas ĉirkaŭ 4 km sudoriente de la urbo, proksime al la vilaĝo Taronik. La loko estas loĝigita ekde la 5-a jarmilo antaŭ Kristo ĝis la 18-a jarcento post Kristo, surbaze de elfosadoj faritaj en 1965. Neolitikaj ŝtonaj cirkloj devenantaj de ĉ. 5000 a.K. staras ene de la historia loko.

Nuntempe en la urbo Mecamoro troviĝas kulturdomo, publika biblioteko, kaj ankaŭ lernejo de muziko.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Mecamoro situas ĉe la aŭtovojo M-5, kiu ligas Erevanon kaj Eĉmiadzinon oriente kun la urbo Armaviro kaj la nordokcidenta limo Armenio-Turkio proksime al la vilaĝo Bagaran. Mecamoro ankaŭ estas ligita kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj per reto de regionaj vojoj. Aŭtobusoj kaj kamionetoj faciligas la transporton inter la urbo kaj la proksimaj urbaj setlejoj, inkluzive la ĉefurbon Erevano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nuklea centralo Mecamoro

Mecamoro estas ĉefa centro de energio en Armenio. La ĉefa ekonomio de la urbo nur baziĝas sur la funkciado de la nuklea centralo Mecamoro,  provizante 40% de la elektro de la lando.

Situante en la fekunda Ararat-ebenaĵo, multaj el la mecamoranoj okupiĝas pri agrikulturo. La urbo estas ĉirkaŭita de vinberaj bienoj, kio multe kontribuas al la disvolviĝo de vinfarado en la urbo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La sporta komplekso

Mecamoro estas hejmo de 2 publikedukaj lernejoj kaj multaj antaŭlernejaj infanĝardenoj. En 1972, la unua lernejo de la urbo nomita laŭ sankta Gregorio de Narek estis malfermita. La dua lernejo de la urbo malfermiĝis en 1986 kaj translokiĝis al sia nova konstruaĵo en 1996.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Mecamoro estas hejmo de granda sporta komplekso malfermita en 1980, inkluzive de 2 naĝejoj kaj endomaj sportaj haloj. La sporta lernejo Mecamoro, funkciigita de la komunumo ekde 2008, troviĝas en la komplekso, kun junulaj teamoj de futbalo, flugpilko, korbopilko, luktado, halterlevo, piedbatboksado, karateo kaj atletiko. Tamen la komplekso neniam renoviĝis ekde sia inaŭguro.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]