Meg Rosoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meg Rosoff
Persona informo
Meg Rosoff
Naskiĝo 16-an de oktobro 1956 (1956-10-16) (67-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino • Universitato Harvard vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • aŭtoro • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 2004– vd
Verkado
Verkoj How I Live Now vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meg ROSOFF (la 16-an de oktobro 1956) estas usona verkistino kiu loĝas en Londono, Unuiĝinta Reĝlando. Ŝia plej fama romano "This is how I Live now" gajnis multajn premiojn, inkluzive de la British Guardian Children's Fiction Prize [1], la usonan Michael L. Printz Award [2] kaj ankaŭ estis la bazo por filmo sub la sama titolo. [3] Ŝia dua romano "Just in Case" gajnis la Carnegie Medalon kaj estis deklarita la plej bona infanlibro publikigita en Britio tiun jaron. [4]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meg Rosoff naskiĝis en Boston, Masaĉuseco al juda familio de kvar fratinoj. En la aĝo de 18, ŝi studis la anglan kaj estetikan arton en Universitato Harvard, tiam translokiĝis al Londono por studi skulptadon en prestiĝa lernejo arto kaj dezajno. Kiam ŝi estis 24, ŝi revenis al Usono kaj translokiĝis al Novjorko post fino de sia grado, kie ŝi laboris kiel reklamisto kaj verkisto por People revuo kaj poste por la New York Times. Dum ŝia kariero, ŝi komencis labori kiel dezajnisto kaj daŭris dum 15 jaroj. [5] Ŝi diris ke ŝia kialo de komencado skribi estis la morto de ŝia fratino pro kancero. En la sama semajno kiam ŝia unua romano estis publikigita, ŝi mem estis diagnozita kun mama kancero. [6] Roussoff daŭrigas ŝian profesion kiel verkisto al tiu tago. [7]

Stilo[redakti | redakti fonton]

La pozicio de Rosoff koncerne skribon deklaras ke ĝi originas de la verkisto, kiun ŝi detaligas kaj pravigas per diraĵo:

Citaĵo
 Libroj havas nurunuan celon, kaj tio estas reflekti la plej profundajn pensojn de la verkisto. 

Ŝi asertis tion dum interreta konversacio, en kiu ŝi respondis al la respondo de aktivulo koncerne infanlibrojn surmerkatigitajn al minoritatoj. En ŝia respondo, Rosoff klarigis ke la celo de romano estas ne peri tre specifan mesaĝon aŭ antaŭenigi socian ŝanĝon, sed vastigi la menson de la leganto uzante la filozofion kaj vidpunkton de la verkisto. [8]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Meg Rosoff ricevis la titolon de membro de la Reĝa Societo de Literaturo en 2014, kune kun la Premio Astrid Lindgren en 2016.

Ŝia romano This is how I live now (Tiel estas kiel mi nun vivas) gajnis 8 premiojn de 2004 ĝis 2006, inkluzive de la Guardian Children's Fiction Prize, kaj la Michael L. Printz Award, krom du malsamaj germanaj premioj: Der Luchs des Jahres kaj Deutscher Jugendliteraturpreis. Ŝia romano Just in Case (Por okaze) gajnis la Carnegie Medalon kaj 4 aliajn premiojn, krom la libroj What I was kaj The Bride's Farewell, kiuj estis finalistoj por la medalo en 2008 kaj 2011. Imagine I Am Not (Imagu mi ne estas) estis finalisto por la Usona Nacia Libro-Premio en 2013.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bildlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Meet Wild Boars, illustrated by Sophie Blackall (2005)
  • Jumpy Jack and Googily, illustrated by Sophie Blackall (2008)
  • Wild Boars Cook, illustrated by Sophie Blackall (2010)
  • It's A Moose!", illustrated by David Ercolini (2020)

Verkoj por mezgradoj[redakti | redakti fonton]

  • Good Dog, McTavish, illustrated by Grace Easton (2017)
  • McTavish Goes Wild, illustrated by Grace Easton (2018)
  • McTavish Takes The Biscuit, illustrated by Grace Easton (2019)
  • McTavish On The Move, illustrated by Grace Easton and David Shephard (2020)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • How I Live Now (2004)
  • Just in Case (2006)
  • What I Was (2007)
  • The Bride's Farewell (2009)
  • Moose Baby (originally Vamoose) (2010)
  • There Is No Dog (2011)
  • Picture Me Gone (2013)
  • Jonathan Unleashed (2016)
  • The Great Godden (2020)
  • Friends Like These (2022)

Nefikcio[redakti | redakti fonton]

  • London Guide: your passport to great travel (Washington: Open Road, 1995), by Rosoff & Caren Acker

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]