Melinda Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melinda Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de aprilo 1959(nun 1959-04-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto • akademiulo
vdr

Melinda Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Melinda estas hungara bestkuracisto, altlerneja instruisto, membro (koresponda en 2015, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

Melinda Kovács[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Melinda Kovács post la veterinara diplomo ŝi eklaboris en Altlernejo de Kaposvár en 1982 kiel esplora asistanto. Inter 1983-1987 ŝi havis postdiploman ŝtatan stipendion de Veterinara Altlernejo, poste ĝis 1990 ŝi esploris en Kaposvár. En la lernojaro 1991 ŝi estis asistanto, poste lektoro, inter 1992-1997 docento, ekde 1999 profesoro. Intertempe ŝi kandidatiĝis (Ph.D.) en 1988, doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2005. La habilitiĝo okazis en 1997. Inter 2000-2006 ŝi estis vicdekano, inter 2007-2010 vicrektoro, en 2019 ŝi estis nomumita rektoro [1] Arkivigite je 2019-10-24 per la retarkivo Wayback Machine. Ŝi ricevis premiojn inter 2000-2012. Ŝi naskis dufoje.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • Állati eredető takarmányok hasznosítható lizintartalma: AVAILABLE LYSINE CONTENT OF ANIMAL PROTEIN MEALS .1. DETERMINATION OF AVAILABLE LYSINE CONTENT IN RAT EXPERIMENT (1982)
  • Effect of Yeast culture on ruminal fermentation and feed digestibility of dairy cows (1991)
  • Növénynemesítés - élelmiszerminőség - életminőség (2000)
  • Effect of Mycoplasma hyopneumoniae and fumonisin B1 toxin on the lung in pigs (2009)
  • The antioxidant effectiveness of liquorice (Glycyrrhiza glabra L.) extract administered as dietary supplementation and/or as a burger additive in rabbit meat (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-24. Alirita 2019-10-24.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.