Melitta Bentz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melitta Bentz
Persona informo
Naskonomo Amalie Auguste Melitta Liebscher
Naskiĝo 31-an de januaro 1873 (1873-01-31)
en Dresdeno
Morto 29-an de junio 1950 (1950-06-29) (77-jaraĝa)
en Holzhausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Horst Bentz
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Kafofiltrilo

Melitta BENTZ (naskiĝis la 31-an de januaro 1873 en Dresden, Germanio; mortis la 29-an de junio 1950 en Holzhausen an der Porta Westfalica), naskita Liebscher, inventis en 1908 la kafofiltrilon.

Ĝis tiu invento ŝi estis dommastrino. Ŝi malŝatis la malagrablajn grajnojn de kafo en sia trinkaĵo. Por elimini tion ŝi eksperimentis kun sorba papero el la lernejaj kajeroj de siaj filoj. Ŝi metis ilin en latunan ujon, kies fundon ŝi penetris per najlo. Kiam la sengrajna kafo kaŭzis entuziasmon, ŝi decidis fariĝi entreprenistino.

Ŝi anoncis patenton pri sia invento kaj ricevis ĝin je la 8-a de julio 1908. Ŝia firmao estis registrita en la komerca registro je la dekkvina de decembro .

La firmao rapide kreskis. Ĝis 1924 jam estis produktitaj 100.000 filtrilaj ujoj, kaj multe pli de la paperoj. Ĉar la vendoj ege kreskis, ĝi devis serĉi pli grandan spacon kaj moviĝis de Dresden al Minden. Tiam ĝi havis 80 laboristojn.

Nun la kompanio havas 3 300 dungitojn. Gvidas ĝin ŝiaj nepoj Thomas kaj Stephan.

En Germanio la kafo estas la plej ŝatata trinkaĵo. En 2006 la germanoj trinkis 146 l da kafo, pli ol mineralan akvon kaj bieron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]