Memeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino memeo nomas ĉian eron de kultura informo, kiun unu menso transdonas al alia menso. Ekzemploj estas pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj, kantoj, dancoj kaj tiel plu. Laŭ la teorio de kultura evoluo, memeoj reproduktiĝas kaj evoluas laŭ maniero simila al genoj en biologia evoluo.

Memeoj kaj ilia evoluo estas la stud-objekto de la memescienco.