Memlernanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo da Vinci estas unu el plej rekoneblaj memlernantoj

Memlernanto (aŭ meminstruantoaŭtodidakto) estas homo, kiu instruas sin mem per objekta lern-materialo, sen lernejo aŭ instruantoj. Oni povas esti memlernanto pri unuopa fako, aŭ ĝenerala memlernanto; ĉar ne eblas ke oni mem instruas al si ĉion dekomence sen antaŭe esti instruita de aliaj, oni kutime difinas ĝeneralan memlernanton kiel iun, kiu meminstrue akiris grandan parton de sia scio.

Aplikate al iu persono, la vorto povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj, sed ankaŭ certan malfidon, ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj. Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas la novelo "La Naŭzo" de Sartro, en kiu rolas homo nomata nur "La Memlernanto"; tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete ĉiujn librojn de publika biblioteko.

Multaj esperantistoj lernis la bazojn de Esperanto meminstrue. Tamen tiuj, kiuj iĝas aktivaj esperantistoj, ja poste plibonigas sian scion de Esperanto per uzado, tiel ke ilia Esperanta scio ne estas tute meminstruita. Ĉe aliaj lingvoj lernataj fremdlingve, la nombro de homoj, kiuj meminstrue lernis la bazon de la lingvo, estas malpli granda ol ĉe Esperanto - verŝajne ĉefe ĉar aliaj lingvoj estas pli ofte instruataj en lernejoj kaj kursoj, sed eble ankaŭ pro la relativa facileco de Esperanto kompare al aliaj lingvoj.

Famaj memlernintoj

Famaj homoj, kiuj estis memlernintoj pri sia profesia fako aŭ ĝeneralaj memlernintoj estis interalie

Vidu ankaŭ