Memorigloko Heldenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigloko Heldenberg
kultura havaĵo • muzeomonumento [+]

Supermara alteco273 m ü. A. [+]
Koordinatoj48° 29′ 41″ N, 15° 56′ 27″ O (mapo)48.49472222222215.940833333333Koordinatoj: 48° 29′ 41″ N, 15° 56′ 27″ O (mapo)

Estiĝo1849
Poŝtkodo3704 [+]

Memorigloko Heldenberg (Malsupra Aŭstrio)
Memorigloko Heldenberg (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Memorigloko Heldenberg
Memorigloko Heldenberg
Lokigo de Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio

Map
Memorigloko Heldenberg

Vikimedia Komunejo:  Gedenkstätte Heldenberg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La memorigloko pri la grandeco de aŭstraj armeestroj.
La obelisko kaj la enirejo al la Radetzky-maŭzoleo.

La Memorigloko Heldenberg (germane: Gedenkstätte Heldenberg) estas subĉiela panteono sur grundoj de la kastelo ĉe Kleinwetzdorf, en la komunumo Heldenberg.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi gastigas bustojn kaj statuoj de aŭstraj regantoj kaj armea personaro kaj estis starigitaj en 1849 fare de Joseph Gottfried Pargfrieder, grava provizanto al la imperia armeo, kiu asertis esti ekstergeedza filo de imperiestro Jozefo la 2-a. Josef Radetzky von Radetz, aŭstra feldmarŝalo kaj popola heroo, mortis la 5-an de januaro 1858 post akcidento en Milano. La 19-an de januaro 1858, li estis entombigita en Heldenberg. La imperiestro deziris ke li estu entombigita en la Imperia Kripto en Vieno ĉe la kapucenoj: aliflanke, Radetzky mem testamentis siajn terajn restaĵojn, kaj la rajton entombigi lin al Joseph Gottfried Pargfrieder. Li jardekojn pli frue estis pagintaj monŝuldojn de Radetzky. Radetzky restas entombigita sub monumenta obelisko proksime al feldmarŝalo Maximilian von Wimpffen kaj Pargfrieder mem.

Sur la tereno estas ankaŭ planitaj sekcioj por vunditaj soldatoj (1 ofirico kaj 12 soldatoj) kiu estu honore gardstarantoj; tiaj pluaj etendigoj de la komplekso neniam realigitis.

La tuto restaŭritis kaj ricevis informcentron por vizitantoj okaze de ekspozicio en 2005 sub la egido de la federacia lando Malsupra Aŭstrio. Similaj kompleksoj en Germanlando estas Walhalla proksime de Regensburg, Befreiungshalle en KelkheimRuhmeshalle en Munkeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]