Mengabril

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mengabril estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas mengabrileños. La censita populacio en 2008 estis de 477 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mengabril estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 253 m; je 117 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 40 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 43,8 km². La vilaĝo estas survoje el Guareña al Don Benito je nur 5 km de tiu urbo el kiu dependas por provizoj, komerco, administrado ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Spite sia malgrandeco la vilaĝeto suferis dum la du lastaj militoj, nome dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis la nomata Batalo de Medellín inter Medellín, Don Benito kaj Mengabril, kie mortis pli da 10,000 hispanoj. Dum la Hispana Enlanda Milito Mengabril restis en respublika flanko el 1936 ĝis 1938, sed Guareña jam estis en la teritorio de Francisco Franco, do la vilaĝo senloĝiĝis pro proksimeco de la fronto kaj militaj operacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la hispana) Informaro pri Mengabril