Tioloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La metantiolo estas la plej simpla de la merkaptanoj

Merkaptanoj,[1]tiolojtiolohalkoholoj, estas kombinaĵoj organikaj simileblaj al alkoholoj en kiuj la atomo de oksigeno estis anstataŭita per atomo de sulfuro, havantaj, tial, la ĝeneralan formulon R-SH. Karaktero komuna al preskaŭ ĉiuj merkaptanoj estas emanado de intensa malplaĉa odoro. Simplaj merkaptanoj aldoniĝas al metano kiel “odorigantoj”, por povi malkaŝi ĝiajn eventualajn eskapojn.

Sintezo

Merkaptanoj estas sintezitaj traktante alogenurojn akilikajn per jonoj sulfurhidrataj: HS- ekscesaj: R-X + HS- → R-SH + X-.

Reakcio

La oksidado de tiolo estas inversigebla procezo kiu fontas al formiĝo de dusulfuroj R-S-S-R: la dusulfura ligo multe gravas en iuj proteinoj: oni vidu ekzemple ke kapharoj estas glataj aŭ ondoformaj pro rezulto de strukturaj ŝanĝiĝoj ŝuldeblaj al dusulfuraj pontoj.

Same kiel la alkoholaĵoj, iliaj anionoj R-S- produktas reakciojn de nukleofila adicio kaj nukleofila anstataŭo, sed la tiolaĵoj estas nukleofiloj pli taŭgaj por certaj celoj, ĉar la pligrandaj dimensioj de la sulfuro kompare kun tiuj de oksigeno konsentas delokigi la negativan elektran ŝargon sur pliampleksa surfaco. Pro la plejbona elektronika distribuo de la tiola jono, tiolaĵoj rezultas pli acidaj ol la respektivaj alkoholoj.

Pro tiu motivigo la merkaptanoj estas pli reakciaj en la nukleofilaj reakcioj. Signifa ekzemplo estas la uzo de 1,2-etanditiolo por la protekto de la karbona grupo de aldehidoj kaj ketonoj en la organikaj sintezoj.

Analizo

La merkaptanoj povas esti identigitaj per metodaj spektroanalizoj kiel per Mas-spektrogramokromatografio, aŭ per metodoj de la kemia reakcio el kiu devenas kombinaĵoj distingeblaj per kemiaj kaj fizikaj karakteroj.

Referencoj

  1. Merkaptano = kio kaptas Merkuron (hidrargon)

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj