Metairie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metairie estas antaŭurbo de Nov-Orleano, grandurbo (tamen nur censa loko) de Luiziano en Usono. Ĝi apartenas al la metropola statistika areo New Orleans–Metairie–Kenner, sed ĝi ne havas municipon.

Panoramo en Metairie

Bazaj informoj

Geografio

Metairie situas sur ebenaĵo ĉe Meksika Golfo en la suda parto de Usono, same en la suda parto de Luiziano.

Historio

La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. Metairie estis fondita en la 1720-aj jaroj fare de francoj. La plej gravaj historiaj eventoj estis la uraganoj trafantaj la urbegon: "Fort Lauderdale" en 1947, "Betsy" en 1965, "Katrina" en 2005. Menciindas ankaŭ inundo en 1995.

Klimato

Bulvardo en Metairie

Metairie havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 16-26 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun pli, ol 30 °C, inter novembro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1619 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en julio, plej malofte en decembro.

Trafiko

Metairie profitas ĉiujn trafikilojn de Nov-Orleano.

Fontoj